Antaŭ kelkaj tagoj Eŭropa Parlamento en plenkunsido aprobis 4
raportojn de EKM (Eŭropa Komisiono) pri la progresoj de la balkanaj
landoj pri la eniro en Eŭropunion.
Albanio (raporto aprobita per 581voĉdonoj, 61 kontraŭaj kaj
45 sindetenaj)
Antaŭvideble en marto 2022 komencos la oficiala aliĝnegocado.
Ĉiuokaze konstatitaj progresoj en justicaj aferoj kaj laŭjura ŝtato,
pri la ĝisdatigo de la voĉdonaleĝo, pri la travidebleco en la
publika administracio kaj pri la lukto kontraŭ koruptado kaj
organizita krimularo.
Konstatite krome ke la plejmulto de la loĝantaro subtenas la vojon
al Eŭropunio.
Norda Makedonio (aprobita per 558 voĉoj, 70 kontaŭaj kaj 59
sindetenaj)
Ankaŭ Bulgario aprobis la raporton, malgraŭ daŭraj polemikoj pri
lingvaj aferoj.
Serbio (aprobita per 538 voĉoj)
Konstatitaj progresoj en ĝiaj reformoj, malgraŭ la malfruo. Tamen
petita pli da fido kaj dialogo kun la EU-institucioj.
Agnoskita klopodo en la apliko de la Kopenaghen-kriterioj (fakte la
bazaj kondiĉoj por aliri la Union) pri laŭjura ŝtataranĝo, pri
dialogo inter la institucioj, pri popolkonsultado kaj pri kunlaboro
inter la politikaj fortoj. Tamen maltrankviligas:
* atakoj al ĵurnalistoj kaj al neregistaraj organizaĵoj;
* la ankoraŭ ne regule aktivita dialogo kun Kosovo;
* tro da breĉo kun la ekstera EU-politiko, kaj tro malfermo al
misinformado de Rusio kaj Ĉinio;
* ne regula dialogo inter la partioj.
Kosovo (aprobita per 471 voĉoj, 109 kontraŭaj kaj 104
sindetaj)
Petitaj pli da klpopodoj en aferoj pri la klimatŝanĝiĝo, en la
instruado kaj genra egaleco.
Petita krome al EKM la liberaligon de vizoj al EU por la kosovaj
civitanoj..
Pri la 4 negocadoj la EKM-ano pri la EU-plilampleksiĝo
* anoncis ke la 4 landoj partoprenos la venontan Konferencon pri la
Estonto de Eŭropo;
* petis al EKM akceli la liverdon de vakcinoj kontraŭ Kovimo (KoronVirusa
Malsano) kaj investi en energian kaj median transirojn,
agorde kun la cetera Eŭropo;
* urĝigis Serbion kaj Kosovon al dialogo, kiu estas la nepra
antaŭkondiĉo por aliri la Union;
* apelaciis al la 5 EU-landoj, kiuj ne agnoskas la sendependon de
Kosovo (Hispanio, Grekio, Slovakio, Kipro kaj Rumanio), por ke ili
aliĝu la komunan sintenon de la aliaj membrolandoj.
JoKo