Temas pri eŭropa justicoficejo taskita enketi kaj persekuti fraŭdojn kaj aliajn
krimojn. kiuj damaĝas la financojn de Eŭropunio. La eŭropan justicoficon oni
kreis per plifirmigita juĝkunagado. Tamen ĝin ankoraŭ ne partoprenas Danlando,
Hungario, Irlando, Pollando kaj Svedio.
Kompreneble la Eŭropa Akuzisto integrigos la laboron de aliaj EU-agentejoj kiel
Olaf, Eurojust kaj Europol kaj pere de ili kun la aŭtoritatoj de ĉiuj EU-landoj.
Antaŭvideble Eppo enketos ĝis 3mil okazintaĵoj jare. Ĝi havos
- la ĉefoficejon en Luksemburgio,
- unu eŭropan akuziston en ĉiu partoprenanta EU-lando,
- kaj delegitajn akuzistojn en ĉiuj EU-membrolandoj.
Nu... kroma paŝo al pli efika kaj integriĝinta Eŭropunio.
JoKo