En la pasintaj tagoj EU aprobis la tiel nomatan "Next Generation
UE"... t.e. fonduso por
La Unio de la estonto. Temas pri
pruntoj je 750 milionoj al la EU-landoj, fare de la Eŭropa Komisiono
por sume tri celoj
* relanci la ekonomion post la pandemio
* rearanĝi komunan eŭropan startegion en la retsistemoj
* subteni la strukturajn reformojn por malpliigi la landajn
publikajn ŝuldojn.
La paŝo estas ege grava, ĉar temas pri la
unua oficiala federisma
paŝo: Eŭropa Komisiono (registaro de EU) surprenos la ŝuldon
- same kiel faras la federaj landoj. Tiu ŝuldo ne estos administrata
laŭ la tradicia interregistara sistemo, sed estos financata per du
impostoj rekte kreitaj de la Unio (unu sur la internaciaj
moninterŝanĝoj, kaj la alia sur la informadikaj retvendaĵoj de
plurnaciaj firmaoj kiel Google, Amazon ktp).
Grava paŝo do konsiderante ankaŭ la fakton ke baldaŭ EU startigos la
konatan "Konferenco pri la estonto de Eŭropo".
Post 17 tagoj krome Britio ne plu estos EU-lando: ĝi ne plu brempsos
la vojon al federa Unio. Kaj samptempe
la angla lingvo fariĝos
malgranda ligvo en la Unio.
Multaj opinias/esperas ke Britio, per nova referendumo, reeniros la
Union... sed tio neniam povos okazi, ĉar por reeniri la Union ĝi
devus rezigni sian monon (la sterlingo), ĉar ekde la traktato de
Maastricht (1992) ne plu eblos rezigni la komunan monunuon eŭron.
Nu, post 20 jaroj Eŭropunio havus pli ol 30 lingvojn. Kaj tiam la
germana une kaj la franca due estos le du plej parolataj lingvoj en
EU. En tia situacio
Esperanto havus bonajn ŝancojn fariĝi la
helpa lingvo de la Unio, portante al grava mapliigo de la
grandegaj kostoj pro tradukado.
Tiucele estus grave jam de nun pretiĝi al tiu eksterordinara okazaĵo
per du paŝoj
1. peti al polaj geesperantistoj
premi sur la pola
registaro por ke ĝi aldonu Esperanton en la "Eŭropa Ĉarto pri la
Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj" en Eŭropo
https://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_%C4%88arto_pri_la_Regionaj_kaj_Minoritataj_Lingvoj
Aldonante inter siaj lingvoj ankaŭ la lingvon Esperanto - jam
agnoskita de la pola registaro kiel "havaĵo de la homaro" -
Esperanto
fariĝus oficiala minoritata lingvo en Eŭropo.
Vere Esperanto ne estus regiona lingvo, sed dispora lingvo same kiel
la lingvo de la ciganoj, t.e. la romaa lingvo. Tamen se vi bone
ekzamenas la cititan Ĉarton pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj
en Eŭropo
https://en.wikipedia.org/wiki/European_Charter_for_Regional_or_Minority_Languages
vi vidos ke
Rumanio inkluzivis la lingvo Romani de la ciganoj,
kiu ja estas diaspora lingvo.
Tial simile ankaŭ Esperanto povus fariĝi minorita linguo de
Eŭropunio. Kaj per diplomataj paŝoj estonte Esperanto povus
plenrajte eĉ sin kandidatiĝi kiel
helpa lingvo en la Unio.
2. peti al Eŭropa Esperanto-Unio tuj krediĝi ĉe la
Brukselaj institucioj por fariĝi oficiala lobio, t.e
"interes-portanto", laŭ la oficiala difino de EU.
Mi fine konkludas atetigante ke la tiel nomata vojo por la agnosko
de Esperanto de malsupre per premo de l civitanoj, tute malsukcesis
kaj malsukcesos, ĉar - honeste dirite - la civitanoj peferas la
anglan ligvon!
Tial
restas nur la diplomatia vojo, t.e. kreditiĝi oficiale ĉe
la EU-institucioj kaj peti al Pollando ke ĝi enigu Esperanton
inter siaj lingvoj, kiel disapora lngvo.
Nun or neniam plu, JoKo Rinaldo