Por superi la krizon nepras federa Eŭropo

2 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 29, 2020, 2:20:06 PM10/29/20
to EU-fed.DISKUTGRUPO, ED.IE
La nuna Eŭropunio, estante tre simila al konfedera modelo, estas markita de
limigoj kaj konservas la naciajn ŝtatojn... kaj bedaŭrinde la naciismojn.

Sed tiu konfedera modelo estis forlasita de preskaŭ ĉiuj landoj. Jen tri
ekzemploj, kiuj portis al civilaj militoj startante de konfederaj modeloj:
* La amerika civila milito (1861-1865) en kiu intermilitis la nordistoj
unifavoraj kontraŭ la sudistoj konfederfavoraj: 670mil mortintoj! Venkis la
unuaj kaj kun ili la nuna federa sistemo.
* La Svisa civila milito de Sonderbund (1847), kiu daŭris apenaŭ unu monaton kaj
en kiu intermilitis la federistaj kantonoj kontraŭ la konfederaj. Venkis la
unuaj, kiuj allasis al malvenkintoj la adjektivon "konfedera" en la nomo de la
respubliko, sed ne en la faktoj. Tiom ke la federa modelo portis Svislandon al
nuna riĉeco.
* La milito en la eksa Jugoslavio (en la jaroj 90aj). Jugoslavio estis federa
respubliko ĝis la mezo de la 70aj jaroj, kaj en la sekvaj jaroj ĝi surprenis la
memmastrumatan socialismon - fakte konfedera sistemo, kiu loke favoris la
kreskon de naciistaj premoj kiuj portis al feroca milito, kies vundoj estas
ankoraŭ malfermitaj.
Sume la konfedera sistemo ne funkcias kaj portas al sangaj disiĝoj.

La federa modelo en praktiko estas lando entenanta naciojn. Sed nur iuj materioj
estas delegitaj al fedracio, kiu konsistigas fortan gluaĵon kaj garantias pli
efikan funkciadon. Ceteraj materioj kompreneble restas mastrumataj de la federaj
ŝtatoj.

En la kazo de EU, tio signifus ke eŭropa federacio (kiun konvencie mi nomas UŜE,
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo), havus eksteran komuna limon, komuan armeon,
komunan socian ŝtaton, komunan impostsistemon, komunan juĝsistemon ktp.
Kvankam oni ne povas ne agnoski ke EU jam estas tre avana al federa sistemo,
konsiderante ke ne ekzistas tipa federa modelo kaj ke ĉiu federacio havas
proprajn specifecojn.

La federa sistemo krome garantias grandaj avataĝojn geopolitikajn. Sufiĉas
konsideri la nunan mondan situacion kun la danĝera Rusio, kun la forta enigma
Ĉinio, kaj kun Usono iomete reĝustigita. En ĉi situacio UŜE estus forta
subjekto, ĉiam kadre de NATO, kaj aŭtoritata en la internaciaj kadroj.

Male odiaŭ EU
* paneas en la plej gravaj decidoj, kiel tiuj pri la financaj helpoj, migruloj
kaj la pandemio,
* plilargiĝis - eble tro - orienten,
* kaj ankoraŭ ne kompletigis en si mem la monan, bankan, kaj impostan uniojn.

Espereble la antaŭvidata Konferenco pri la estonto de Eŭropo sukcesos doni
kroman impulson al la ĝusta direkto.

El la Google Grupo Eŭropaj Federistoj
https://groups.google.com/g/eu-federo
JoKo Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages