EU-Novaĵoj esence ilustritaj

3 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 27, 2020, 12:59:41 PM10/27/20
to EU-fed.DISKUTGRUPO
LA EKM-ANINO PRI LA SANO ANONCIS LA “UNIVERSALA SANASISTADO EN LA UNIO”
En novembro la Eŭropa Komisiono (EKM) prezentos sian farmakologian strategion
por garantii sekurajn kuracilojn kaj por memsufiĉa farmakologia industrio.

EU-STRATEGIO POR MALPLIIGI LA ELIGOJN DE METANO EN AGRIKULTURO
EU reguligos la agadsektorojn pri energio kaj pri la poluaj metaneligoj. La
klimataj EU-celoj antaŭvidas malpliigi la forcejefikajn gasojn je almenaŭ 55%
antaŭ 2030, ekante el la metaneligoj. Eŭropo produktas 5% de la mondaj
metaneligoj en la kunaj sektoroj de energio, agrikolturo kaj rubaĵoj, kiuj
konsistigas sume 95% de la tutmonda homa produktado. EKM partoprenos la
financadon de internacia observatorio pri la metaneligoj kunlabore kun la
UN-programo por la medio; krome la satelita EU-programo Copernicus plibonigos la
gardadon. La kamparaj areoj ĝuos la oportunon produkti biogason el la rubaĵoj. 
Almenaŭ 25% de la planeda varmigo venas de metaneligoj el homa kaj agrikultura
fontoj, el produktado kaj uzado de la fosila karbono, kaj el publikaj rubejoj.
Petrolo kaj metano konsistigas la pli tujan kaj malmultekostan opcion por
malpligi la danĝeran forcejan gason.
La industrioj pri petrolo kaj gaso permesos malpliigi je 75% la metaneligojn per
nuntempaj teĥnologioj kaj sen gravaj kromaj kostoj por la industrioj.

KLIMATA NEŬTRALECO: POST ĈINIO, JAPANIO
EU malfermis la vojon unue al Ĉinio kaj nun al Japanio. Ja Ĉinio sindevontigis
igi la landon karbonneŭtrala antaŭ 2060. Nun ankaŭ Japanio sin devontigis antaŭ
2050.

EU INAŬGURIS SOCIAJN OBLIGACIOJN
La programo SURE (Support to mitigate Unemployment Risks in an Emergency) fontas
el peto de monhelpoj fare de 17 membroŝtatoj por financi la salajrohelpan kason.
Tiuj krizantaj landoj petis sume 87 miliardojn por gardi la laborpostenojn
endanĝerigitajn de Covid-19. Tiucele EU emisiis laŭcelajn obligaciojn. Nur okaze
de la tutmonda financa krizo je 2011/2012 la Unio aĉetis pli ol 50 miliardojn da
obligacioj emisiitaj ekde 2006.
Nu, la 20a de oktobro EKM emisiis sian unuan socian obligacion por financi la
programon SURE. La una parto de la obligacioj estis je 10 miliardoj laŭ daŭro je
10 jaroj. La dua parto estos je 7 miliardoj laŭ dŭro je 20 jaroj. La du
obligacioj havos altan klasadon (AAA).
La EKM-Prezidantino Ursula von der Leyen komentis per “temas nur pri la
komenco”. Ja baldaŭ sekvos aliaj fondusoj por financi la reakiran fonduson
(recovery fund), kiu bezonos obligaciojn laŭ aliaj 750 miliardoj... esence temas
pri ŝuldoj al krizantaj membrolandoj.
Ĉi emisioj fakte konformigas plu la Union al la federaj sistemoj, kiuj povas
emisii obligaciojn.

JoKo



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages