Johano Karlo Rinaldo
unread,Oct 29, 2020, 10:10:55 AM10/29/20Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to EU-fed.DISKUTGRUPO
PRI LA DISPUTO KONCERNE AKCIZOJN INTER LA EŬROPA AIRBUS KAJ LA USONA BOEING
Ekde oktobro Usono aktivigis 7,5 miliardojn da akcizoj kontraŭ la eŭropaj varoj.
EU tuj apelaciis ĉe la Monda Komerca Organizaĵo.
La 13an de oktobro venis la WTO-sentenco favora al EU, kiu konsentis 4
miliardojn da eŭropaj akcizoj kontraŭ Usono.
Nun tamen rekomencos la dialogo kun Uono cele al interkonsento.
EKM PLANAS CIFERECI DOGANOJN
Diskonigita la propono de reglamento por simpligi la procedurojn kaj malpliigi
la kostojn. La reglamento EU CSW-CERTEX estos kune financata per la komuna
bilanco kaj de la membroŝtatoj.
COVID 19
La EKM-nino pri sano kaj nutra sekureco, prezentante la novan EU-strategion por
alfronti la novan kreskon de la viruso, deklaris ke
* la maltrankviliga kreskon de la infektoj de Covid-19 en la tuta Eŭropo
postulas tujan kaj decidan EU-intervenon;
* venontmonate ni pezentos la unuan paŝon por prisanunio. Intertempe la
membroŝtatoj jam komencis kooperon per la kunpartigo de la datumoj.