![Trimarium. la cintura dell'Europa orientale
per tenere separate Germania e Russia | Notizie Geopolitiche](https://groups.google.com/group/EU-federo/attach/2d959a5e70722/okeaglffolaajhke.jpeg?part=0.1.1&view=1)
TRIMARIUM estas la nomo de la "Iniciato pri la tri maroj (3SI)", kiu
kuntrenas 12 EU-landojn ĉefe orienteŭropajn, kaj etendiĝos al gravaj
investadprojektoj.
Ĉebaze de la projekto estas la intenco kreai nord-sudan akson,
komplementan al la akso orienta-okcidenta. Sia tutuna celo estas
malpliigi la dependon de la energiaj rimedoj venantaj el Rusio.
PROJEKTOJ SUR LA KARPATA VOJO. La ĉefaj projektoj ĝis nun realigitaj
de 3SI estas
* la Karpata vojo, kiu kunligas Klaipeda (Litovio) kun Saloniko
(Grekio),
* la Balta fervojo kiu kunligas Varsovion kun Helsinko tra Rigo kaj
Talino;
* kaj la energia konekto de du gasaj finstacioj en Pollando kaj
Lituanio.
LA CIFERECA VOJO PRI LA TRI MAROJ
Rilate la ciferecaj aferoj Trimarium celas krei la “Cifereca
Aŭtovojo de la tri maroj” kunligantan la landojn per optika fibro
kaj eble la 5G-reto.
KROME AKVOVOJO E40 DE POLLANDO AL UKRAINIO TRA VISTULO KAJ DANUBO
Temas pri navigebla akvovojo tra Belorusio longa je 2mil km tra
riveroj kaj kanaloj de la Balta al la Nigra maroj... malgraŭ kun
multaj riskoj por la medio.
Nuntempe EU finance subtenas Trimarium pri iuj projektoj ĝis 50-70%.
Sed estas da maltrankviloj en la EU-institucioj pro
* la partopreno de iuj Visegrad-landoj nuntempe sub proceduro pro
malrespekto de la eŭropa democratio;
* la financa subteno de Usono kun kontraŭrusiaj aŭ kontraŭĉinaj
celoj, ĉefe por haltigi la ĉinan projekton "Nova silka vojo»;
* pro la fakto ke Usono emas konsideri EU ne kiel politika
subjekto, sed kiel komuna merkato. Kaj emas ekspluati sian ĉeeston
en Eŭropo por propraj geopolitikaj celoj.
JoKo