Ekde hodiaŭ, 22-a de januaro 2021, la uzo de misiloj kun
ogivo enhavanta atombombojn estas malpermisata laù la
internacia juro.
Ni agu por peti de niajn registarojn ke ili subskribu kaj
ratifu la "Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj".
Kiaj landoj estas koncernataj ?
Ĉiuj landoj estas koncernataj :
- la landoj, kiuj posedas la atombombon,
- la landoj kiuj havas, sur sia teritorio, atombombojn de
alia lando,
- la landoj kiuj ne posedas la atombombon kaj kiuj, sur sia
teritorio, ne havas atombombojn de alia lando, sed kiuj
estas sub la konstanta minaco de landoj kiuj posedas la
atombombon.
La 25-a de oktobro 2020, kiam la 50-a ŝtatoj ratifis la
Traktaton, ni skribis al Prezidento de la franca Respubliko.
Ni lin petis ke li subskribu tiun Traktaton antaŭ ĝia
ekvalidiĝo. Unu el konsilistoj de la prezidenteco respondis
al ni ...."Estu certaj, ke viaj
pripensoj, kiuj partoprenas en procezo de interŝanĝo kaj
dialogo, ricevis la plej bonan atenton." Kompreneble, Francio ne subskribis la Traktaton.
Vi trovos en la akroĉita dokumento la tradukon de la nova
letero kiun ni sendas al la Prezidento
de la franca Respubliko. En tiu letero, ni diras al la
Prezidento ke rifuzante subskribi la Traktaton, li metas
Francion en kontraŭleĝecon kompare kun internacia juro.
Colette kaj André Weiss
Grupo "Progresemaj Esperantistoj".
--
Retadresoj pri la EF-grupo:
- por ĝin viziti - http://groups.google.com/group/EU-federo
- por (mal)aliĝi - EU-federo+(un)subs...@googlegroups.com
- por sendi mesaĝojn - EU-f...@googlegroups.com
---
Hai ricevuto questo messaggio perché sei iscritto al gruppo "Eŭropaj Federistoj" di Google Gruppi.
Per annullare l'iscrizione a questo gruppo e non ricevere più le sue email, invia un'email a EU-federo+...@googlegroups.com.
Per visualizzare questa discussione sul Web, visita https://groups.google.com/d/msgid/EU-federo/596511d5-81c7-7c26-9e58-a8e6d6408616%40gmail.com.