Mi plezure, kune kun pli ol 100 geesperantistoj partoprenis la EU-konsultadon kaj ege rekomendas al ĉiuj partopreni multnombre... ĝi estas grava ŝanco por diskonigi Esperanton en EU.
Mi ŝatas citi la inteligentan reagon de nia nederlanda samideano Leo De Couman:
"Nuntempe ĉiu normale dotita knabo, antaŭ la fino de la baza instruado
sukcesas mane interobligi la numerojn. Tio dank' al anstataŭo de la komplika romia numerado per la araba. Malkgraŭ tio la enkonduko de la nova simpla araba sistemo estis longe malhelpata.
Kiu lernis la eksterlandajn lingvojn ja scias pri kiom da lernomalfacilaĵoj oni devas superi; tamen li konas ankaŭ kiom facile estas lerni esperanton. Ĝi ja estas tute normale, ĉar esperanto estis planita ĝuste por la simpla lernado.
Finfine ankaŭ EU celas la plej tsŭgajn solvojn por suaj civitanoj!"
JoKo Rinaldo