La meĥanismo, startante de la jara Raporto pri la juroŝteteco en EU, konsistos el monitorado por adresigi al EU-landoj ĉu specifajn rekomendojn pro leĝrompo (kune kun limdatojn kaj konkretajn mezurojn), ĉu bilancokondiĉojn, ĉu procedurojn laŭ jena art. 7a de TEU.La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno, de la libereco, de la demokratio, de la egaleco, de la juroŝtateco, kaj de respekto de la homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj de personoj apartenantaj al malplimultoj. Tiuj ĉi valoroj estas komunaj en la membroŝtatoj, en socio karakterizita de plurismo, malpermeso de diskriminacio, toleremo, justeco, solidareco, kaj de egaleco inter virinoj kaj viroj.
Rilate al tiu nova meĥanismo jam estas sub la lupeo Hungario kaj Pollando.
Surbaze de motivita propono de triono de la membroŝtatoj, de Eŭropa Parlamento aŭ de Eŭropa Komisiono, la Konsilio, decidante laŭ plimulto je kvar kvinonoj de siaj membroj, post aprobo fare de Eŭropa Parlamento, povas konstati ke ekzistas evidenta risko je grava malobservo fare de iu membroŝtato de la valoroj menciitaj en la artikolo 2a. Antaŭ ol procedi pri tiu konstato, la Konsilio aŭskultas la koncernatan membroŝtaton kaj povas direkti al ĝi rekomendon, decidante per la sama proceduro.
La Konsilio sisteme kontrolas ĉu plu ekzistas la kialoj, kiuj kuntrenis tiun konstaton.
Eŭropa Konsilio decidante je unuanimeco, sekve de propono de triono de la membroŝtatoj aŭ de Eŭropa Komisiono kaj post aprobo de Eŭropa Parlamento, povas konstati gravan kaj daŭran malobservon fare de iu membroŝtato de la valoroj cititaj en la artikolo 2a, post esti invitinta tiun membroŝtaton prezenti siajn rimarkojn.
Okaze de la konstato laŭ la 2a alineo, la Konsilio povas suspendi, per decido je kvalifikita plimulto, iujn rajtojn de la koncernata membroŝtato devenantaj el apliko de la traktatoj, entenatajn la voĉdonrajton de la registara reprezentanto de tiu ĉi ŝtato membranta al la Konsilio mem. Tiucele agante la Konsilio konsideras la eblajn konsekvencojn de tia suspendo sur la rajtoj kaj devoj de la fizikaj kaj juraj personoj. La koncernata membroŝtato ĉiuokaze daŭras esti engaĝita en la devigoj al ĝi rezultantaj de la traktatoj.
La Konsilio, decidante je kvalifikita plimulto, povas poste decidi modifojn aŭ retiron de la adoptitaj rimedoj laŭ la paragrafo 3a, por respondi al la ŝanĝoj en la situacio, kiu portis al ilia preskribo.
La voĉdonmanieroj aplikataj, pro jena artikolo, de Eŭropa Parlamento, de Eŭropa Konsilio kaj de la Konsilio estas fiksitaj en la artikolo 354a de la traktato pri funkciado de Eŭropa Unio.