Do la venko de “Jes” portus al fermigo de la svisaj limoj. Tiuokaze ene de 12 monaj la konfederacio devus renegoci ĉiujn interkonsentojn. Ekestus situacio iom simila al tiu de Britio.
La iniciatintoj de la referendumo celus ja malpermesi la eniron en la nacian teritorion de la eksterlandaj laboristoj, rigardataj kiel “invadantoj”.
En 2014, okaze de simila referendumo (tiutempe la eksterlandanoj estis 2 milionoj inter la 8 milionoj da loĝantoj), venkis "Jes" per 50,3%. Tiam Svislando devis enigi jarajn maksimumojn kaj sekvis dujara blokado de la rilatoj kun EU.Ĉu ankaŭ ĉifoje venkos la naciistoj? Per la sloganoj “Switzerland first" aŭ “Halt al eksterlandanoj, kiuj malpli kostas kaj ŝtelas laborpostenojn”?
La Federa Konsilio (la faktan svisa registaro) rekomendis al la civinatoj malakcepti la limigon, kiu havus kiel sekvon la malpliigon de la svisa eksportado,
kaj la pliigon de la prezoj de la konsumvaroj.
Malfavoraj estas plejparto de la aliaj partioj kaj la sindikatoj, tiom ke laŭ la opinisondoj "Ne" devus venki, kvankam oni devas konsideri ke nuna Covid-pandemio kreskigis la naziistan senton.
JoKo
...samideano Zlatko Tisljar grave malsanigis kaj demisiis kiel EEU-Sekretario. Kiel konsekvenco altiĝis ankaŭ la "Eŭropa Bulteno"
....venko de “Jes” portus al fermigo de la svisaj limoj. Tiuokaze ene de 12 monaj la konfederacio devus al oli renegoci ĉiujn interkonsentojn.
... nuna Covid-pandemio kreskigis la naziistan senton.