Eŭropunio lanĉis diĝitan platformon pri la estonto de Eŭropo

0 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Apr 21, 2021, 4:15:53 PM4/21/21
to ED.IE, EU-fed.DISKUTGRUPO
Kiel konate ekde la 9a de majo komencos KEE (Konferenco pri la Estonto de
Eŭropo). Ĝi dŭros unu jaron.

Tiucele EU lanĉis diĝitan platformon prepare al KEE, invitante ĉiujn civitanojn
partopreni la diskuton por “modli propran estonton kaj tiun de Eŭropo en sia
tuto”. Temas pri spaco en reto, kie kunpartigi proprajn ideojn kaj rakonti la
Eŭropon en kiu oni ŝatus vivi.

Jen ĝia germana retadreso
https://futureu.europa.eu/?locale=it <https://futureu.europa.eu/?locale=it>
Tamen alten dekstren estas ebleco elekti inter la 24 eŭropaj lingvoj.

KEE konludiĝus en la printempo 2022, per kuna raporto de Eŭropa Konsilio, Eŭropa
Parlamento kaj Eŭropa Komisiono.

La platformo estas strukturata surbaze de jenaj 10 ĉefaj temoj
- klimatŝanĝiĝo kaj medio
- sano
- ekonomio, socia egaleco, kaj laboro
- internaciaj aferoj
- valoroj kaj rajtoj, laŭjura ŝtato kaj sekureco
- diĝita transformo
- eŭropa demokratio
- migrado
- instruado, kulturo, junularo kaj sporto
- aliaj temoj.

Kiu ajn povos partopreni, pere de registriĝo ĉe la EU-konto. Tie oni povos vidi
liston de malsamaj ideoj disdividitaj laŭ la cititaj dek temoj.Estos ebleco
aldoni novajn ideojn kaj subteni tiujn jam listigitaj.

El la diskutgrupo "Eŭropaj Federistoj"
https://groups.google.com/forum/?hl=it#!forum/eu-federo
<https://groups.google.com/forum/?hl=it#!forum/eu-federo>
JoKo Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages