Interesaj - kvankam negravaj - novaĵoj

1 view
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 6, 2020, 12:40:07 PM10/6/20
to EU-fed.DISKUTGRUPO
EŬROPA PARLAMENTO PETIS PLI DA RIMEDOJN DUM LA PERIODO 2021-2027
EP insiste petas reformon de siaj enspezoj per jenaj modifoj:
    - ekde 2021: bazigi la nacian kontribuon sur la rubaĵoj el nerecikligita
plasta pakado;
    - ekde 2021: novajn enspezojn baziĝantajn sur la tiel nomataj ellasgasoj
ETS (Emission Trading System) de focejefikaj gasoj fontantaj el peza industrio,
energiproduktantoj kaj  flugkompanioj;
    - ekde 2023: novajn enspezojn el impostado deciferecaj servoj;
    - ekde 2024:  novajn enspezojn fontantajn el impostado de financaj
transakcioj;
    - ekde 2026:  novajn enspezojn fontantajn el  la komuna impostebla bazo de
la kompanioj.
    - forigi la reduktojn de la naciaj kontribuaĵoj al Aŭstrio, Danlando,
Germanio, Nederlando kaj Svedio.

ENE DE DU JAROJ ESPEREBLE MALAPEROS LA EŬROCENTOJ
EKM (Eŭropa KoMisiono) iniciatis publikan konsultadon, kiu daŭros 15 semajnojn,
pri elimino de la moneretoj je 1 kaj 2 eŭrocentimoj. Surbze de tiu konsultado
fine de 2021 EKM decidos pri la rondigo de la kontantaj pagoj, kaj ĉu interrompi
ilian produktadon.

ĈINIO FARIĜIS LA ĈEFA KOMERCA PARTNERO DE EU
Ĉinio superis Usonon fariĝante la ĉefa komerca partnero de EU dum la unuaj sep
montoj de  2020. Tion komunikis Eurostat, la statistika EU-oficejo.

ANKAŬ LA ETNAJ MALPLIMULTOJ RAJTUS ESTI REPREZENTATAJ EN LA EU-INSTITUCIOJ
EKM-raporto konstattis ke ene de la EU-institucioj ne estas sufiĉe reprezentataj
la etnaj malplimultoj, kvankam ili konsistas el pli ol 10% de la loĝantaro.
Sekve de tio EKM enketos plu pri propraj kaj de EU-Konsilo gedeĵorantoj, kvankam
ekestos malfacilaĵoj ĉar, se oni tion faras ekzemple por nigruloj, same oni
devas fari por malkapabluloj, nomadoj kaj latin-amerikanoj... Estus preskaŭ neeble.

SALAJRAJ MALEGALECOJ INTER VIROJ KAJ VIRINOJ
En EU ĉi-breĉo estas mezume je 15%

INTERTEMPE, DAŬRANTE KRONVIRUSO, ESTAS ANKORAŬ PROKRASTATA LA TIOM ATENDATA
KONFERENCO PRI LA ESTONTO DE EŬROPO... BEDAŬRINDE.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages