Fwd: [N-ro 1305] Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay honoritaj per la Medalo Oersted, unu el la plej prestiĝaj distingoj por la instruado de fiziko

2 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Aug 6, 2026, 6:09:47 AM (6 days ago) Aug 6
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen informo pri premiitoj.

Hier eine Information zu Preisträgern.

Kore, Julia.

-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1305] Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay honoritaj per la
Medalo Oersted, unu el la plej prestiĝaj distingoj por la instruado de
fiziko
Datum: 2026-06-09 18:20
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1305
2026-06-09
-------------------------

BRUCE SHERWOOD KAJ RUTH CHABAY HONORITAJ PER LA MEDALO OERSTED, UNU EL
LA PLEJ PRESTIĜAJ DISTINGOJ POR LA INSTRUADO DE FIZIKO

  Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas la usonajn fizikistojn Bruce
Sherwood kaj Ruth Chabay pro la ricevo de la Medalo Hans Christian
Oersted 2026, aljuĝita de Usona Asocio de Instruistoj de Fiziko (en la
angla _American Association of Physics Teachers_, AAPT). Tiu distingo
rekonas ilian revolucian kaj longdaŭran influon sur la instruado de
fiziko, aparte pro la evoluigo de la instruplano kaj lernolibro _Matter
& Interactions _("Materio kaj Interagoj"), la pionira laboro por integri
komputadon en la instruadon de fiziko kaj la daŭra kontribuo al
instruaj reformoj kaj novigado dum pluraj jardekoj. La lernolibron oni
tradukis en aliajn lingvojn - kaj inter ilia kontribuo al la evoluigo de
novigaj komputilaj iloj por edukado aparte elstaras ! VPython, sistemo,
kiu ebligas al studentoj facile krei tridimensiajn modelojn kaj
animaciojn por studi fizikajn fenomenojn.

Bruce Sherwood estas konata al multaj esperantistoj kiel delonga membro
de la internacia Esperanto-komunumo. Li eklernis Esperanton en 1958 kaj
dum sia vivo aktive uzis la lingvon kune kun sia engaĝiĝo por
internacia komunikado kaj edukado. Okaze de tiu distingo li rememoris:
"Esperanto estas la unua lingvo post la angla, kiun mi lernis, kaj ĝi
estis ege bona helpilo por lerni aliajn lingvojn". Krom Esperanto,
Sherwood parolas la italan kaj la hispanan kaj legas la francan kaj la
portugalan. Sherwood estis membro de la Akademio de Esperanto kaj estas
_Fellow_ [1] (https://eo.wikipedia.org/wiki/Fellow [1]) de AAPT kaj
ankaŭ de Usona Fiziko-Socie! to (_American Physical Society_ - APS) kaj
Usona Asocio por Antaŭenigo de Scienco (_American Association for the
Advancement of Science _- AAAS).

La ricevita medalo estas nomita laŭ Hans Christian Oersted (1777-1851),
dana fizikisto, kiu dum preparado de demonstraĵo por siaj studentoj
malkovris, ke elektraj kurentoj kaŭzas magnetan kampon. Temas pri unu
el la plej altaj distingoj en la kampo de edukado pri fiziko: inter
antaŭaj ricevintoj troviĝas kelkaj el la plej influaj sciencistoj de
la 20-a jarcento, kiel Carl Sagan, sciencisto kaj mondfama verkisto, kiu
helpis proksimigi sciencon de la granda publiko, kaj Richard Feynman,
teoria fizikisto kaj Nobel-premiito pri Fiziko (1965), konata ankaŭ pro
sia elstara kapablo instrui fizikon klare kaj alloge.

Ankaŭ la laboro de Sherwood kaj Chabay influis generaciojn de studentoj
kaj instruistoj tra la mondo. Iliaj kontribuoj helpis modernigi la
instruadon de fiziko kaj vastigis la uzon de komputilaj metodoj en
scienca edukado. Per sia profesia agado ili montris kiel edukado,
internacia kunlaboro kaj malfermiteco al novaj ideoj, lingvoj kaj
kulturoj povas reciproke riĉigi unu la alian. Temas pri valoroj, kiuj
forte resonas kun la strategia plano de UEA, AKIRI. Nome de la
internacia Esperanto-komunumo UEA esprimas siajn sincerajn gratulojn al
li kaj Chabay pro ĉi tiu elstara agnosko de ilia dumviva laboro. UEA
estas aparte fiera, ĉar Sherwood estas dumviva membro de UEA kaj ano de
Societo Zamenhof.

La laboro de UEA eblas danke al la subteno de membroj tra la tuta mondo.
Se ankaŭ vi volas kontribui al la estonteco de Esperanto, konsideru
aliĝi al UEA kaj al Societo Zamenhof kiel jara aŭ dumviva membro. Per
membreco en UEA vi helpas subteni edukajn kaj kulturajn agadojn,
kunlaboron kun internaciaj organizaĵoj kaj la reprezentadon de la
Esperanto-komunumo tutmonde. Per membreco en Societo Zamenhof vi aldone
kontribuas al la financa daŭripoveco de UEA kaj al la estonteco de la
tutmonda Esperanto-movado. Por aliĝi al UEA kaj al Societo Zamenhof,
aliru: https://uea.org/alighoj/alighilo [2].

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1305
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://eo.wikipedia.org/wiki/Fellow
[2] https://uea.org/alighoj/alighilo
[3] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages