jen peto de subteno.
Hier eine Bitte zum Unterstützen.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1269] UEA📚BReto: donacu por tutmonda reto de bibliotekoj
kunlaborantaj kun UEA
Datum: 2025-12-04 16:12
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1269
2025-12-04
-------------------------
UEA📚BRETO: DONACU POR TUTMONDA RETO DE BIBLIOTEKOJ KUNLABORANTAJ KUN
UEA
UEA kun ĝojo anoncas la lanĉon de la strategia programo UEA-BReto por
fortigo de la kunlaboro de UEA kun Esperanto-bibliotekoj tutmonde. Tio
sekvas la jam sukcesajn kunlaborojn de UEA en Eŭropo, kun la Aŭstra
Nacia Biblioteko en Vieno (kie estas la Internacia Arkivo de UEA) kaj la
Pola Nacia Biblioteko en Varsovio (kie estas la Biblioteko Hector Hodler
- BHH). Nun UEA plilarĝigas la geografion de la subteno al la Esperanta
memoro inkluzive al aliaj kontinentoj. La programon subtenos la
Biblioteka Fondaĵo de UEA, kiu ekde 2023 havas la celon subteni
bibliotekojn kaj rilatajn agadojn tutmonde. Kaj viaj donacoj, kiuj
subtenos la unuajn paŝojn de UEA-BReto, bonvenas ĉe
https://uea.org/alighoj/donacoj/biblioteko [1].!
En Azio (Zaozhuang, Ĉinio): UEA sendos 198 librojn al la Eo-biblioteko
de la Universitato, kiu nun - kunlabore kun la E-fako de la universitato
- funkcias kiel la Azia Biblioteko de UEA. Por kovri la kostojn de tiu
unua sendo UEA celas kolekti ĉ. 2000 EUR per donacoj al la Biblioteka
Fondaĵo.
En Ameriko (Braziljo, Brazilo): UEA subtenos kunlabore kun Brazila
E-Ligo la funkciigon de Biblioteko Carlos Domingues, la plej granda
E-biblioteko en Ameriko. Por certigi ĝian funkciadon kaj pluan
malfermitecon al esploristoj kaj la publiko kaj por subteni la klopodojn
por starigo de kunlaboro kun la Universitato de Braziljo UEA celas
kolekti same ĉ. 2000 EUR en donacoj.
En Afriko (Rumonge kaj Buĵumburo, Burundo): UEA kunlaboras kun Asocio
Nacia de Esperanto en Burundo (ANEB), kun la Biblioteko de la Eo-centro
en Rumonge kaj kun la Universitato de Burundo en Buĵumburo por starigo
de E-programo ĉe la universitato kaj por lerneja programo celanta la
blindulan komunumon. Por tio ANEB, UEA kaj ILEI planas okazigi unuan
seminarion pri Esperanto por profesoroj, en kiu partoprenos
reprezentantoj de la universitato, de la registaro kaj esperantistoj,
pro kio UEA celas akiri ankaŭ ĉ. 2000 EUR.
En Eŭropo (Diest, Belgio): UEA donacos rulŝrankaron (antaŭe uzitan
por BHH) al la Internacia Esperanto-Arkivo (IEspA) en Diest, Belgio, kaj
planas liveri duoblaĵojn (kiujn jam havas Vieno kaj Varsovio) por
kompletigi ĝian kolekton, tiel plifortigante novan eŭropan nodon de la
kreskanta reto.
UEA estas aparte dankema al Esperantic Studies Foundation (ESF), de kiu
la programo ricevas gravan komencon: ESF, unue kontaktita, jam donacis
speciale por UEA-BReto en 2025 la sumon de 2000 EUR por la Biblioteka
Fondaĵo - kaj konfirmis, ke plu donacos en 2026 laŭ la progreso de la
laboroj. Do, por ke UEA-BReto vere ekfloru, gravas ankaŭ la subteno de
la tuta internacia Esperanto-komunumo, pro kio UEA invitas individuojn,
klubojn, landajn asociojn kaj aliajn partnerajn organizaĵojn donaci al
la Biblioteka Fondaĵo [1] kun la indiko "UEA-BReto". Per ĉirkaŭ
3-oble 2000 EUR, aldone al la donaco de ESF, en tiu unua fazo eblos:
konkretigi la unuan liveron al Zaozhuang, firmigi la plufunkciadon de la
Biblioteko! Carlos D omingues kaj klopodi por Esperanto en Burundo
ligita al baldaŭaj universitata kaj porblindula agadoj.
Tio estas la komenco de tutmonda biblioteka reto kunlaboranta kun UEA:
aldone al Vieno kaj Varsovio, nun Zaozhuang, Braziljo, Rumonge kaj Diest
eniras la reton, sed UEA-BReto estas nur en sia unua fazo. Pliaj
bibliotekoj kaj kolektoj jam estas identigitaj por estonta kunlaboro por
dua fazo - kaj UEA aparte klopodos pri aldono de biblioteko en Oceanio.
La celo de UEA-BReto estas ampleksigi la tre gravan bibliotekan agadon
ĝis nun faritan ĉefe en Eŭropo al dinamika, tutmonda reto de scio,
memoro, esploro kaj edukado. Per UEA-BReto ni ne nur konservas librojn
kaj dokumentojn: ni investas en homoj, komunumoj kaj institucioj favore
al bibliotekistoj, esploristoj, instruistoj kaj lernantoj tutmonde, kio
donas al Esperanto ankoraŭ pli vastan signifon kaj estontecon - kaj
heredigas al venontaj generacioj la memoron pri nia pasinta kaj nuna
agadoj. Ni - inkluzive de vi, donacanto - konstruas _nun_ la estontecon,
kiun ni deziras akiri.
UEA-BReto listiĝas kiel unu el la novaj strategiaj programoj de la
Asocio kadre de la strategia plano por la periodo 2025-2030, AKIRI,
aprobita de la Komitato de UEA en la 29-a de novembro 2025. Kiel
strategia programo UEA-BReto kontribuas ĉefe al la strategiaj celoj
"universitata enradikiĝo", "financa daŭripovo", "kunordiga efikeco",
"komunuma reto" kaj "kultura kaj scienca fortigo" kaj nerekte ankaŭ
subtenos aliajn celojn de AKIRI. UEA antaŭdankas al ĉiuj pro ĉiu
kontribuo al la Biblioteka Fondaĵo:
https://uea.org/alighoj/donacoj/biblioteko [1].
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1269
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://uea.org/alighoj/donacoj/biblioteko
[2]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu