Atendas vin interesa programo (elŝutebla dokumento ankoraŭ ne estas, sed venos) konsistanta el
aktivaĵoj, diversaj
prelegoj por Esperanto-parolantoj,
kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la
libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.
Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos
koncerton de JoMo kaj poste ni kunsidos en etosa rondo en la
knajpo (sarlande: vertŝaft').
La
sabaton ni dediĉos al
prelegoj,
atelieroj, lingvokursoj por komencantoj kaj progresintoj
kaj
busekskurso al interesa sarlanda vidindaĵo , la
Aventura Minejo Velsen (rigardu la ligilon:
Startseite | Erlebnisbergwerk Velsen)
Post la busekskurso estos ebleco partopreni
ekumenan diservon en Esperanto.
La kulmino de la Kultura Semajnfino estos bela, bongusta, (laŭeble plenaera)
bankedo kun kradrostaĵoj en gaja etoso sekvita de
koncerto de la konata esperantista muzikisto
Kaŝi je sabato vespere.
Dimanĉon matene ni daŭrigos la programon per
prelegoj kaj
atelieroj ĝis la komuna tagmanĝo.
La aliĝilon vi trovas ĉi-tie:
Kultura Semajnfino 2026 | Esperanto in Deutschland
Ne maltrafu nian beletosan jubilean eventon kaj aliĝu tuj! Se vi jam aliĝis, des pli bone.