Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1255] La plej bona reganto de Esperanto en 2025
Datum: 2025-10-06 17:43
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1255
2025-10-06
-------------------------
LA PLEJ BONA REGANTO DE ESPERANTO EN 2025
Okaze de la KER-ekzamenoj de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto
(UK) en Brno, UEA lanĉis la Konkurson "La plej bona reganto de
Esperanto", al kiu invitis la C2-nivelajn kandidatojn, kiuj sukcese
trapasos kaj la skriban kaj la parolan partojn de la ekzameno.
El inter la 15 ekzameniĝintoj 8 personoj el 6 landoj anoncis antaŭ la
ekzameno sian intencon partopreni la konkurson. La ekzameno okazis la
1an de aŭgusto, parte en Brno, en ĉeesta formo kaj paralele ankaŭ
rete. Papere ekzameniĝis entute 12 personoj kaj rete 3.
Post la korektado kaj poentumado la subaj kvar kandidatoj havis la plej
bonajn rezultojn.
* konkursanto el Usono kun 119.6 poentoj el 160 (74.75 %)
* konkursanto el Kanado kun 110.7 poentoj (69.19 %)
* konkursanto el Usono kun 107.8 poentoj (67.38%)
* konkursanto el Hispanio kun 103.2 poentoj (64.5 %)
Laŭ la reguloj [1] "ĉiu reprezentata lando rajtas nur je unu "plej
bona reganto de Esperanto" por la kuranta jaro - do la 3 unuaj premioj
estas por la 3 kandidatoj kun plej multaj poentoj el 3 malsamaj landoj
".
Baze de tio UEA kaj la KER-ekzamena Centro de UEA anoncas la finan
rezulton.
La konkurson gajnis
S. Aleksandra SATO el Usono (119.6 poentoj),
kiu senpage rajtos partopreni la kongreson en 2026 aŭ povos uzi
aĉetkuponon ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 100 EUR.
La duan premion gajnis Luis Miguel Obando Tobar (110.7 poentoj),
kolombiano, nun loĝanta en kaj konkursanta por Kanado.
Lia premio estas 50 %-a rabato en la aliĝo al UK 2026 aŭ aĉetkupono
ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 75 EUR.
La tria premio, aljuĝita al Ferriol MASIP I BONET (103.2 poentoj) el
Hispanio estas aĉetkupono ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 50
EUR.
Laŭdan gratulon ricevas ankaŭ Brandon SOWERS, la tria plej sukcesa
kandidato, tamen la dua el Usono,
Aldone ĉiuj premiitoj gajnos:
a) bazan membrecon en UEA por la kuranta jaro (se ili ne jam estas
individuaj membroj de UEA);
b) elektronikan abonon al la revuo Kontakto por la kuranta jaro (se ili
ankoraŭ ne abonas aŭ ne aĝas sub 36 jarojn); kaj
c) la eblon esti intervjuata por la revuo Esperanto.
Kiel plusan premion, (donacitan de la redaktejo de la revuo MONATO),
nome unujaran abonon je la bita versio de la revuo ricevos ĉiuj
ekzameniĝintoj, kiuj sukcesis en ajna nivelo, sendepende de la
konkurso.
Kore gratulas la gajnintojn
Fernando Maia Jr. , la prezidanto de UEA, kaj
Katalin Kováts, la estro de la KER-Ekzamena Centro.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1255
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://edukado.net/novajhoj?id=922
[2]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu