jen okaze de la Internacia Tago de Espero.
Hier anlässlich des Internationalen Tages der Hoffnung.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1309] Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de
Espero, 12 julio 2026
Datum: 2026-07-01 19:13
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1309
2026-07-01
-------------------------
MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE ESPERO, 12 JULIO 2026
[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj
kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. La
mesaĝo disponeblas en la angla [1], franca [2] kaj hispana [3] en la
retejo
https://esperantoporun.org [4]. Same la afiŝo disponeblas, krom
Esperante [5], angle [6], france [7] kaj hispane [8]. Dankon! ]
En la jaro 2025, unuafoje, Unuiĝintaj Nacioj festis la 12-an de julio
kiel Internacian Tagon de Espero. Tiu speciala tago estis establita por
memorigi la mondan komunumon, ke Unuiĝintaj Nacioj estis fondita en la
jaro 1945 en spirito de optimismo post la amasa detruo de la Dua
Mondmilito, kaj kun espero, ke neniam plu la homaro permesu al si esti
superita de tia malamikeco kaj krueleco kaj homa suferado. Tiu fervora
kredo je paco motivis la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj de la jaro 1945
kaj enkorpiĝis en la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj (1948).
En sia Statuto, Universala Esperanto-Asocio deklaras respekton de homaj
rajtoj necesa kondiĉo por la Asocia laboro. La Internacia Lingvo
Esperanto portas eĉ en sia propra nomo la ideon de espero. Ludoviko
Zamenhof, la fondinto de la lingvo, nomis sin "Esper-anto" (homo kiu
esperas) kaj plulaboris por inspiri parolkomunumon kiu hodiaŭ havas
anojn en la plejparto de la mondo. La komunumo laboras por disvastigi
reciprokan komprenon bazitan je samrajteco, instigi komunuman
engaĝiĝon por la komuna bono, kaj krei kulturon de paco en mondo ĉiam
pli sieĝata de malamikeco kaj miskompreno.
En tiu ĉi epoko de necerteco, ni instigas ĉiujn homojn de bona volo,
kaj precipe la Esperanto-komunumon, unuiĝi ĉirkaŭ dialogado, komunuma
agado, kaj engaĝiĝo kun la mondo, en espero kaj agado por pli bona,
pli paca kaj pli komprenema monda komunumo.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [9]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [10]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1309
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [11] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2026/06/Angla-Espero-tago-UEA-2026.pdf
[2]
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2026/06/Franca-Espero-tago-UEA-2026.pdf
[3]
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2026/06/Hispana-Espero-tago-UEA-2026.pdf
[4]
https://esperantoporun.org
[5]
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2026/06/Espero-tago-2026-scaled.png
[6]
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2026/06/angla-Espero-tago-2026-scaled.png
[7]
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2026/06/franca-Espero-tago-2026-scaled.png
[8]
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2026/06/hispana-Espero-tago-2026-scaled.png
[9]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[10]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[11]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu