Fwd: [N-ro 1308] Verda Energio – per Esperanto, por Kubo: UEA lanĉas donackampanjon pere de Fondaĵo Klimato por subteni la Esperanto-Centron Havano

2 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Aug 5, 2026, 4:12:12 AM (7 days ago) Aug 5
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen nova donackampagno.

Hier ein neues Spendenprojekt.

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1308] Verda Energio – per Esperanto, por Kubo: UEA lanĉas
donackampanjon pere de Fondaĵo Klimato por subteni la Esperanto-Centron
Havano
Datum: 2026-06-27 22:23
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1308
2026-06-27
-------------------------

VERDA ENERGIO – PER ESPERANTO, POR KUBO: UEA LANĈAS DONACKAMPANJON
PERE DE FONDAĴO KLIMATO POR SUBTENI LA ESPERANTO-CENTRON HAVANO

Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas donackampanjon pere de
Fondaĵo Klimato por subteni konkretan projekton en Kubo: instalon de
sunenergia sistemo por Esperanto-Centro Havano. La centro, kiu ankaŭ
estas sidejo de Kuba Esperanto-Asocio (KEA), jam de jardekoj servas kiel
grava renkontiĝejo por la kuba Esperanto-movado kaj eksterlandaj
vizitantoj.

La centro gastigas la bibliotekon de KEA kaj ĝian libroservon kaj havas
ĉambrojn por diversaj agadoj. En ĝi okazas kursoj, kunvenoj, kulturaj
aranĝoj, internaciaj kontaktoj kaj diversaj agadoj por disvastigi
Esperanton, inkluzive de la administrado de KEA. Tamen la nuna energia
situacio en Kubo fariĝis serioza defio. Oftaj kaj longaj elektropaneoj
malfaciligas ne nur la agadojn, sed ankaŭ la plej bazajn komunikajn
taskojn, limigante la kapablon de la Centro plenumi sian rolon por la
kuba Esperanto-movado.

Tion montris eĉ la lastatempa festado de la 47-a datreveno de la
refondigo de KEA. Kiel informis ĝia prezidanto, Alberto
Fernández-Calienes, la serviloj de la Ministerio pri Kulturo restis dum
pluraj tagoj sen konekto pro energipaneoj. Por povi elŝuti la multajn
salutmesaĝojn ricevitajn el la tuta mondo kaj prezenti ilin dum la
festo necesis speciale organizi baterion kaj ekipaĵon por provizora
konektiĝo. La mesaĝoj fine atingis la ĉeestantojn kaj fariĝis unu el
la plej kortuŝaj momentoj de la festado.

Por helpi fronti tiajn malfacilaĵojn KEA diligente esploris diversajn
eblojn kaj ricevis profesian proponon por sunenergia sistemo kun
instalado, garantio kaj postvenda servo. La projekto estis analizita
kunlabore kun UEA, kies reprezentantoj vizitis la centron en februaro
2026, kaj kontrolita ankaŭ de spertaj kontaktoj en Kubo. Temas pri
realisma kaj efektivigebla projekto kun klara kaj mezurebla rezulto -
kiun ni kune povos helpi realigi.

La bezonata sumo estas proksimume 3 500 EUR. Por kolekti tiun sumon UEA
utiligos sian Fondaĵon Klimato. Temas pri la unua granda publika
kampanjo de la fondaĵo ekde ĝia starigo en 2020. Ĝi kunigas du
gravajn celojn: konkretan subtenon al Esperanto-agado kaj antaŭenigon
de renovigebla energio, montrante, ke internacia solidareco kaj
daŭripoveco povas iri kune, en plena kongruo kun la valoroj de la
strategia plano AKIRI de UEA.

Tiu agado helpos certigi bazan energian stabilecon por Esperanto-Centro
Havano, tiel ke ĝi povu plu servi al la kuba kaj internacia
Esperanto-komunumoj malgraŭ malfacilaj cirkonstancoj. UEA invitas
ĉiujn samideanojn, amikojn de Kubo kaj subtenantojn de daŭripovaj
iniciatoj kontribui. Donacoj estas bonvenaj al Fondaĵo Klimato de UEA
kun la indiko Verda Energio - per Esperanto, por Kubo aŭ
Esperanto-Centro Havano: https://uea.org/alighoj/donacoj/CO2. Donacantoj
aperos en la Oficiala Informilo de la revuo _Esperanto_. UEA kaj KEA
kunlaboros por regule raporti pri la kampanjo kaj realigo de la
projekto.

Antaŭ 47 jaroj Kuba Esperanto-Asocio komencis novan etapon de sia
historio. Nun ni povas helpi certigi, ke la Esperanto-Centro Havano havu
pli da verda energio por daŭrigi sian mision ankaŭ en la estonteco.
UEA antaŭdankas al ĉiuj, kiuj kunlaboros, por tiu celo.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [1]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [2]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1308
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [3] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[2] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[3] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages