-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1287] ILEF-Fotokonkurso 2026 – “Unu Mondo en Bildoj”:
alvoko al la tutmonda Esperanta komunumo
Datum: 2026-03-02 18:20
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1287
2026-03-02
-------------------------
ILEF-FOTOKONKURSO 2026 – “UNU MONDO EN BILDOJ”: ALVOKO AL LA
TUTMONDA ESPERANTA KOMUNUMO
UEA kunlabore kun Internacia Ligo de Esperantistaj Fotistoj (ILEF) kaj
la redakcio de la revuo _Literatura Vivo_ kore invitas esperantistojn
tra la tuta mondo partopreni en la ILEF-Fotokonkurso 2026 - "Unu Mondo
en Bildoj", aŭspiciata de UEA. Per lumo ni pontas la mondon: per unu
sola bildo ni povas rakonti historion, esprimi senton kaj montri la
spiriton de Esperanto sen bezono de vortoj.
Fotarto estas universala lingvo. Ĝi transpasas landlimojn, kulturojn
kaj aĝojn, kaj ĝuste pro tio ĝi nature akordas kun la ideo de
Esperanto. Ĉi tiu konkurso celas antaŭenigi fotarton inter
esperantistoj kaj inviti vin kapti momentojn de homa digno, amikeco,
diverseco kaj komuna sperto - momentojn, kiuj montras, ke ni vere
kundividas unu mondon.
La konkurso estas malfermita al ĉiuj esperantistoj, sendepende de
spertnivelo aŭ teknika rimedo. Akceptiĝas ĝis tri propraj fotoj
(koloraj aŭ nigra-blankaj), faritaj per fotilo aŭ poŝtelefono. La
verkoj devas esti originalaj kaj ne antaŭe publikigitaj en aliaj
konkursoj aŭ komunikiloj. Bildoj tute aŭ parte generitaj per
artefarita intelekto ne estas akceptataj: ni serĉas la homan rigardon,
sentemon kaj respondecon de la fotisto.
La fotojn bonvolu sendi ĝis la 1-a de junio 2026 al
in...@literaturavivo.com. La plena regularo, kun teknikaj postuloj,
rajtoj kaj juĝkriterioj, estas havebla en la oficiala dokumento ĉe
www.ilef.info [1].
Internacia ĵurio elektos la plej elstarajn verkojn. La gajnintoj estos
anoncitaj komence de aŭgusto 2026, dum la 111-a Universala Kongreso de
Esperanto (UK) en Graz (Aŭstrio). Elektitaj fotoj estos prezentitaj kaj
publikigitaj en _Literatura Vivo_, kaj parto de ili aperos en reta
ekspozicio.
La subteno de UEA al la ILEF-konkurso spegulas la strategian planon
AKIRI, aparte la celojn pri komunuma reto kaj kultura fortigo de la
kampo Kunlaborado. Kadre de tio UEA ampleksigas sian kulturan agadon al
diversaj kulturaj kampoj.
Per via foto vi povas montri, kiel Esperanto vivas en vizaĝoj, gestoj,
lokoj kaj lumo. Rigardu. Kaptu. Kundividu. Ni montru kune al la mondo:
unu mondo, multaj bildoj, komuna spirito. En la nomo de UEA, ILEF kaj la
redakcio de _Literatura Vivo_, ni atendas viajn fotojn kun granda
intereso. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 111-a UK, aliĝu per
https://uk.esperanto.net [2].
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1287
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
http://www.ilef.info
[2]
https://uk.esperanto.net
[3]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu