Fwd: [N-ro 1307] 111-a UK, Graz: Libroj de la Jaro – Kontribuu al la programo

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jul 22, 2026, 1:06:41 AM (yesterday) Jul 22
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen alvoko por UK.

Hier ein Aufruf für den UK.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Do., 25. Juni 2026, 00:22
Subject: Fwd: [N-ro 1307] 111-a UK, Graz: Libroj de la Jaro – Kontribuu al la programo
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1307] 111-a UK, Graz: Libroj de la Jaro – Kontribuu al la
programo
Datum: 2026-06-23 18:07
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1307
2026-06-23
-------------------------

111-A UK, GRAZ: LIBROJ DE LA JARO – KONTRIBUU AL LA PROGRAMO

La tradicia programero Libroj de la Jaro dum la 111-a Universala
Kongreso de Esperanto (UK) en Graz ebligos al eldonejoj kaj verkistoj
prezenti siajn lastatempajn eldonaĵojn - kaj al kongresanoj ekscii pri
la plej novaj kontribuoj al la Esperanta literaturo.

La sesion gvidos Tim Owen, respondeculo pri la eldona agado de
Esperanto-Asocio de Britio kaj komisiito de UEA pri la programero. La
prezentojn faros la eldonistoj kaj aŭtoroj mem, kiuj havos la okazon
koncize kaj kreeme prezenti siajn verkojn lanĉitajn post la pasintjara
UK en Brno.

Kontribui al la programero estas facile! Eldonejoj kaj verkistoj, kiuj
ĉeestos la kongreson, simple plenigu la jenan formularon:
https://mallonge.net/ldlj [1].

La limdato por sendi proponon estas la 10-a de julio 2026.

La kongresa libroservo ofertos prezentotajn eldonaĵojn, laŭeble
aĉeteblajn ankaŭ en la reta katalogo de UEA (https://katalogo.uea.org
[2]), kiu servas al legantoj tra la tuta mondo, tiel ke interesatoj
povos malkovri kaj mendi la verkojn dum kaj ankaŭ post la kongreso.
Kongresanoj cetere povas ĝis la 5-a de julio antaŭmendi librojn por
ricevi ilin en Graz sen sendokostoj (pli detale ĉe
https://uea.org/gk/1304 [3]).

Aŭtoroj, kiuj deziras pli amplekse prezenti sian verkaron aŭ apartan
eldonaĵon dum la UK, povas ankaŭ proponi ilin kadre de la t. n.
"Aŭtoraj Duonhoroj". Por tio bv. uzi la programproponilon ĉi tie:
https://mallonge.net/UK26proponuprogrameron [4].

Eldonistoj kaj aŭtoroj, kiuj eventuale ne venos al la UK, povos delegi
reprezentanton. Do proponu kun plezuro. Per legado, deklamado aŭ alia
kreiva maniero prezentu vian laboron kaj helpu diskonigi la viglan
literaturan agadon de Esperantujo.

Por aliĝi al la 111-a UK aliru https://uk.esperanto.net [5] - la lasta
aliĝperiodo kun rabato daŭros ĝis la 30-a de junio 2026.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [6]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [7]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1307
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [8] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://mallonge.net/ldlj
[2] https://katalogo.uea.org
[3] https://uea.org/gk/1304
[4] https://mallonge.net/UK26proponuprogrameron
[5] https://uk.esperanto.net
[6] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[7] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[8] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages