---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Mo., 8. Juni 2026 um 20:33 Uhr
Subject: Fwd: [N-ro 1304] 111-a UK, Graz: Mendu viajn librojn anticipe, ĝuu specialajn prezojn kaj ricevu ilin dum la kongreso sen sendokostoj
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1304] 111-a UK, Graz: Mendu viajn librojn anticipe, ĝuu
specialajn prezojn kaj ricevu ilin dum la kongreso sen sendokostoj
Datum: 2026-06-08 17:02
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1304
2026-06-08
-------------------------
111-A UK, GRAZ: MENDU VIAJN LIBROJN ANTICIPE, ĜUU SPECIALAJN PREZOJN
KAJ RICEVU ILIN DUM LA KONGRESO SEN SENDOKOSTOJ
Se vi planas partopreni la 111-an Universalan Kongreson de Esperanto
(UK) en Graz aŭ konas iun, kiu ĉeestos ĝin, profitu la specialan
oferton de la Libroservo de UEA! Partoprenantoj de la UK povas mendi
librojn kaj aliajn varojn el la stoko de la Libroservo kontraŭ
kongresaj prezoj kaj sen sendokostoj. La menditaĵoj atendos vin rekte
ĉe la Kongresa Libroservo en Graz.
Por garantii la pretigon kaj transporton de via mendo al Graz la
Libroservo rekomendas fari la mendon plej malfrue ĝis la 5-a de julio
2026. Mendojn eblas fari rekte ĉe la reta katalogo
(
https://katalogo.uea.org [1]); retpoŝte (
libro...@co.uea.org); aŭ
telefone
(+31 10 436 1044). Nepre indiku vian UEA-kodon kaj menciu, ke
vi deziras ricevi la mendon dum la 111-a UK (en la reta katalogo estas
la opcio por indiki ĉe la libromendo, ke vi prenos la menditaĵojn dum
la UK sen sendokostoj; la kongresa - pli favora - prezo aplikiĝos dum
fakturado).
En la reta katalogo estas registritaj pli ol 8100 varoj, el kiuj pli ol
7300 libroj. Se vi volas inspiriĝi, UEA rekomendas konsulti la rubrikon
_Laste Aperis_ ĉe
https://uea.org/aktuale/ls [2] (se vi ne abonas ĝin,
abonu senpage per
https://uea.org/via/retlistoj?listo=ls [3]). En la
reta katalogo ankaŭ troviĝas pli ol 1300 recenzoj, kiuj povas helpi
vin elekti:
https://katalogo.uea.org/index.php?st=recenzoj [4].
Aparte rekomendataj por ĉi tiu jaro estas la verkoj de Kalocsay [5] kaj
Auld [6] okaze de la 50-jariĝo kaj 20-jariĝo de iliaj forpasoj. Ne
maltrafu la okazon certigi al vi la deziratajn librojn antaŭ la
kongreso kaj eviti eventualajn elĉerpiĝojn de stoko!
Averto: UEA petas afable atenti, ke inter la 10-a kaj la 22-a de junio
la Libroservo funkcios limigite pro ferioj de la respondeculo pri la
Libroservo. Mendoj daŭre povas esti sendataj normale, sed ili estos
traktataj antaŭ aŭ post la feria periodo.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [7]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [8]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1304
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [9] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://katalogo.uea.org/
[2]
https://uea.org/aktuale/ls
[3]
https://uea.org/via/retlistoj?listo=ls
[4]
https://katalogo.uea.org/index.php?st=recenzoj
[5]
https://katalogo.uea.org/katalogo.php?retrovo=Kalocsay&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
[6]
https://katalogo.uea.org/katalogo.php?retrovo=Auld&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
[7]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[8]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[9]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu