Fwd: [esperantosvislando] Unika okazo viziti la urbon La Chaux-de-Fonds

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Feb 14, 2026, 2:39:40 AM (2 days ago) Feb 14
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito por 2027.

Hier eine Einladung für 2027.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: Grosjean Mireille via groups.io <mirejo.mireille=gmai...@groups.io>
Date: Di., 16. Sept. 2025, 14:22
Subject: [esperantosvislando] Unika okazo viziti la urbon La Chaux-de-Fonds
To: Esperanto Svislando <esperanto...@groups.io>, Esperanto-France UFE oficejo <in...@esperanto-france.org>, Germana Eo Junularo <d...@esperanto.de>, Germana EO Asocio <ofi...@gmail.com>, Aùstrio, Aùstria Eo Federacio <a...@esperanto.at>, Aùstria Esperanto <espe...@chello.at>, Disvastigo Italio informado <disva...@esperanto.it>, Itala Eo Federacio Italio <f...@esperanto.it>, Luigi Fraccaroli <luigi.fr...@esperanto.it>, EEU <prezida...@esperanto.org>, Ó Riain Seán <Sean....@dfa.ie>, Fernando MAIA Jr <fma...@gmail.com>, UEA CO Kongresa fako <kong...@co.uea.org>, Emmanuel Desbrières UNESKO <emmanuel....@orange.fr>, SAT-amikaro <sat-a...@googlegroups.com>, KOMITATO SAT-amikaro <sat-amikar...@googlegroups.com>, SAT <kont...@satesperanto.org>


Svisa Esperanto-Societo (SES) anoncas:

En la jaro 2027 la urbo La Chaux-de-Fonds estos la unua svisa kultura ĉefurbo. Okazos eventoj, koncertoj, ekspozicioj tra la tuta jaro.
Kompreneble SES volas digne aperi. SES planas du eventojn: unu estos en majo por esperantistoj kaj la alia estos por la publiko, por konigi Esperanton. La dato ne ankoraŭ decidiĝis.
 
La evento por esperantistoj okazos de la 6-a ĝis la 9-a de majo 2027 kaj ricevis la nomon
 SVISAJ ESPERANTO-TAGOJ

La membroj de SES estas petataj noti tiujn gravajn datojn, dum kiuj okazos la laŭstatuta Ĝenerala Kunveno. La najbaroj estas bonvenaj, ni esperas akcepti esperantistojn inter aliaj el Francio, Germanio, Aŭstrio, Italio. Ni ankaŭ esperas, ke ne okazos kolizioj kun eventoj esperantistaj en najbaraj landoj.


Ni planas plej diversajn vizitojn en la urbo mem kaj en la najbaraj urboj Le Locle kaj Neuchâtel. Paralele okazos diversaj prelegoj kaj koncertoj en la kunvenejo, kiun ni jam rezervis. Vizito al CDELI eblos, en la malnova aŭ en la nova sidejo. Favorprezaj tranoktebloj ekzistas, mi vizitis unu el ili antaŭ du tagoj.

Kun firma espero pri granda evento salutas vin

Mireille Grosjean
nome de la Estraro de SES
_._,_._,_

Groups.io Links:

You receive all messages sent to this group.

View/Reply Online (#879) | Reply to Group | Reply to Sender | Mute This Topic | New Topic
Your Subscription | Contact Group Owner | Unsubscribe [Juli...@gmail.com]

_._,_._,_

cĥ 4.1 Gare de La Chaux-de-Fonds.png
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages