---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Sa., 30. Mai 2026 um 22:55 Uhr
Subject: Fwd: [N-ro 1302] 111-a UK, Graz: 48-a Esperantologia Konferenco kun riĉa programo pri memorkonservado, lingva justeco kaj la estonteco de Esperanto
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1302] 111-a UK, Graz: 48-a Esperantologia Konferenco kun
riĉa programo pri memorkonservado, lingva justeco kaj la estonteco de
Esperanto
Datum: 2026-05-29 19:11
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1302
2026-05-29
-------------------------
111-A UK, GRAZ: 48-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO KUN RIĈA PROGRAMO PRI
MEMORKONSERVADO, LINGVA JUSTECO KAJ LA ESTONTECO DE ESPERANTO
Kadre de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en
Graco, Aŭstrio, la 6-an de aŭgusto 2026 okazos la 48-a Esperantologia
Konferenco (EK), organizata de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri
Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La EK reliefiĝas ekde 1978 kiel la
ĉefa scienca forumo pri esperantologio kaj interlingvistiko kaj
kunvenigas fakulojn, esploristojn kaj kongresanojn por diskuti aktualajn
temojn rilatajn al Esperanto, lingvoplanado, arkivaj kolektoj,
lingvopolitiko kaj lingva justeco.
La 48-a EK aparte fokusiĝos al bibliotekoj, arkivoj kaj memorkonservado
profite de la fakto, ke Aŭstrio gastigas unu el la plej gravaj kolektoj
pri interlingvistiko kaj planlingvoj en la mondo - la Esperanto-Muzeon
kaj Kolekton por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.
Aldone estos diskutoj pri lingva justeco, interlingvistiko kaj la
estonteco de Esperanto. La programon konsistigas la jenaj prezentaĵoj:
* Bernhard Tuider | La diĝitaj dokumentoj en la Esperantomuzeo kaj
Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko
* Gabriela Skonieczna | La Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia
Biblioteko: defioj kaj ŝancoj
* Pascal Dubourg Glatigny | Scienco sen datumoj? La franca nacia
kolektado de Esperanto-arkivoj en la ekosistemo de memorkonservado
* Rubèn Fernández Asensio | La Esperanto-Muzeo de Subirats
* Alessandra Madella | Dokumenti Esperantan spektaklon: La
multkomunikila arkivo de "1910"
* Davide Astori | La ekonomio de la donaco en esperantistaj
bibliotekoj: sociologia analizo de la patrimoniigo de la esperanta
libro, kun aparta atento al la itala situacio
* Ekaterina Bebenina | Al indekso de lingva justeco: metodika provo
surbaze de statistikaj datumoj
* Philippe Planchon | Diverseco de la konstruitaj lingvoj: semiologia
kaj enunciativa perspektivo
* Sébastien Moret kaj Pascal Dubourg Glatigny | Esperanto - 140
jaroj: ĉi tio ne plu estas projekto (pri scienca konferenco en Parizo
en 2027)
La 48-an EK-on organizas profesoroj Klaus Schubert kaj Bengt-Arne
Wickström nome de CED. Post la konferenco okazos speciala elsendo de la
Nitobe-simpozio [1] el Kostariko, gvidota de Michele Gazzola.
CED, fondita en 1952 kiel institucio de UEA, antaŭenigas esploradon pri
interlingvistiko, lingvopolitiko kaj lingva justeco per konferencoj,
publikaĵoj kaj subteno al esploristoj tra la mondo. La granda nombro da
ricevitaj proponoj por la 48-a EK - pli ol eblis enprogramigi - montras
la viglecon de la scienca kaj kultura laboro ĉirkaŭ Esperanto kaj
interlingvistiko. UEA aparte dankas al ĉiuj kandidatoj. Pli pri la EK
oni povas legi en la retejo [2] de CED
(
https://interlingvistiko.net/esperantologia-konferenco [3]).
Por aliĝi al la 111-a UK kaj partopreni ankaŭ la 48-an Esperantologian
Konferencon aliru
https://uk.esperanto.net [4] - la lasta aliĝperiodo
kun rabato daŭros ĝis la 30-a de junio 2026.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [5]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [6]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1302
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [7] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://interlingvistiko.net/simpozio-nitobe/
[2]
https://interlingvistiko.net/esperantologia-konferenco/
[3]
https://interlingvistiko.net/esperantologia-konferenco
[4]
https://uk.esperanto.net
[5]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[6]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[7]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu