Saluton al ĉiuj sub ĉiuj latitudoj!
UNUA VIRINA KONGRESO DE UEA en Graz dum du tagoj ĵus antaŭ la komenco de UK
30-an kaj 31-an de julio 2026
La detaloj kaj aliĝeblo aperos kiel antaŭkongreso en la Dua Bulteno.
Ni diru KONGRESO DE VIRINOJ, mallongigo KV, ĉar la Komisiono provas KOVI pozitivajn agadojn.
Ne estos virtuala kongreso, tamen ni VOKAS al abunda partopreno. Estos ĉeesta fizika vigla renkontiĝo inter viroj kaj virinoj el diversaj horizontoj.
La kongresa temo:
"Virinoj, povoplenaj homoj"
Tio estas la temo elektita de la Komisiono. Prelegoj, debatoj, filmoj, ebligos al ĉiuj, viroj kaj virinoj kune, interŝanĝi ideojn, emociojn, faktojn kaj fantaziojn.
La bunteco de niaj originoj kreos riĉan bildon pri la vivo de la virinoj en la mondo.
Elkore salutas
Mireille Grosjean, nome de la Komisiono de UEA por Virina Agado.