Fwd: 🎼Voĉdonu por Esperanto kaj la kanto "Mozaiko" de Kjara ĝis la 30-a de nov. - 🎶Spektu la belegan muzikalon "June kaj kune", premiero ĉe jutubo hodiaŭ! - 📜Poemoj dum nia "Vespero de poemoj" - 🎄Voĉdonu por la "Eo-vorto de la jaro" kaj aliĝu al nia antaŭkristnaska festo - 🧩Bonvenon al nia loka kunveno venontan merkredon por ludi "Skrablon"

1 view
Skip to first unread message

unie...@posteo.de

unread,
Nov 27, 2022, 7:39:05 AM11/27/22
to Bavelo aktuell
Saluton karaj, hallo, ihr Lieben!

(de) eigentlich wollte ich euch nur aufmerksam machen auf den Song-wettbewerb
Eurovision der Minderheitensprachen
denn dort ist Esperanto in die Runde der letzten 12 vorgedrungen.
     Aber bevor ich alles zum schicken bereit hatte, um Euch alle zum Mitmachen
einzuladen, kam schon diese nette Mail von Heinz-Wilhelm Sprick. Und da
steht alles drin (rot) und noch einiges mehr (auch sehr interessant).
Schaut euch die Filmchen an UND STIMMT MIT AB !!!


(eo) fakte mi nur volis atentigi vin pri la Eŭrovida kantkonkurso
Eurovision of minority languages
ĉar tie Esperanto jam sukcesis atingi la finalon de la plej bonaj 12.
     Sed antaŭ ol mi povis ĉion prepari al dissendado, por inviti vin
al voĉdonado,  jam atingis min ĉi-bela invito de  Heinz-Wilhelm Sprick.
Kaj li bele kaj klare en Esperanto skribis ĉion (ruĝe) kaj krome aliaj
tre interesaj aferoj (kiujn mi tial ne fortranĉis).
Do, spektu la menciitajn filmetojn kajan KAJ VOĈDONU ANKAŬ VI !!!

Dankon pro via intereso kaj partopreno,
amike Ursula


--

Ursula Niesert · Ursula....@esperanto.de
nova poŝtkesto: unie...@posteo.de · tel (+49) 761 - 289 299

____________________________________________________

Ne diru, ke vi povas fari nenion. La plej grava batalkampo situas ekzakte inter viaj oreloj.
Sag nicht, Du kannst nichts tun. Das wichtigste Schlachtfeld liegt genau zwischen deinen Ohren.

 


-------- Originalnachricht --------

Betreff: 🎼Voĉdonu por Esperanto kaj la kanto "Mozaiko" de Kjara ĝis la 30-a de nov. - 🎶Spektu la belegan muzikalon "June kaj kune", premiero ĉe jutubo hodiaŭ! - 📜Poemoj dum nia "Vespero de poemoj" - 🎄Voĉdonu por la "Eo-vorto de la jaro" kaj aliĝu al nia antaŭkristnaska festo - 🧩Bonvenon al nia loka kunveno venontan merkredon por ludi "Skrablon"
Datum: 27.11.2022 01:52
Von: Heinz-Wilhelm Sprick <muzikanta....@gmail.com>
An: Heinz-Wilhelm Sprick <muzikanta....@gmail.com>

Saluton karaj klubanoj, kursanoj kaj amikoj de la Ratkaptista Bando!
 
1) Hodiaŭ mi unue ŝatas inviti vin partopreni la voĉdonadon de la Eŭrovida Kantkonkurso por Minoritataj Lingvoj.
En la finalo ankaŭ partoprenas Kjara per la kanto "Mozaiko" en Esperanto
Voĉdoni vi rajtas ĝis la 30-a de novembro.

Jen vi povas spekti la enkondukan filmon kun ĉiuj lingvoj kaj la kantoj mallonge: 
>>> enkonduko kaj kanteroj

Por vidi plene ĉiujn kantojn iru al la paĝo: 
>>> ĉiuj kantoj

Kaj por voĉdoni (vi havas maksimume 3 voĉojn por disdoni) iru al la paĝo:
>>> vo
ĉdoni
Sukceson al Kjara kaj Esperanto!
 
2) Due: JUNE KAJ KUNE
Belega muzikalo! Prenu al vi 2 horojn por plenĝue spekti ĝin! 
Hodiaŭ estis premiero de la jutuba filmo en la reto okaze de Retoso kaj VK-3.
June kaj Kune estas la unua muzikalo origine verkita en Esperanto publike prezentita. Tio okazis la 26-an de aŭgusto 2022 dum la 78-a IJK en Westelbeers, Nederlando. 
En la Internacia Junulara Kongreso povas okazi ĉio ajn... foje eĉ ĉio samtempe! Kaj tio ankaŭ veras en tiu ĉi IJK-muzikalo. Ĝi sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum la plej granda junulara Esperanto-evento. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, kaj iuj trovos neatenditan helpon!
 
3) Poemoj dum nia "Vespero de poemoj"
Pasintan merkredon ni povis ĝui belan "Vesperon de poemoj". 
Partoprenis 23 homoj el 12 landoj (Hungarujo, Usono, Danujo, Italujo, Francujo, Svislando, Bulgarujo, Britujo, Litovujo, Ĉeĥujo, Hispanujo kaj Germanujo).
Volonte mi sendas al vi nun la ligilojn al la poemoj aŭ la poemojn mem. 
Ĝuu nun denove relegi ilin trankvile.

Koran dankon al ĉiuj, kiuj prezentis poemojn:
Peter: "La diversaj aĝoj de l' homo" de Raymond Schwartz 
http://www.steloj.de/esperanto/butiko/diversajagxoj.html
Anjo: "Vaganto inter la steloj" de Venelin Mitev (vidu en la aldonaĵo)
Jasmina: "Homa koro" de Petar Preradoviĉ (vidu en la aldonaĵo)
Axel: "Vetero" de Axel Vincent (demandu lin mem pri la teksto dum la venonta reta kunveno)
Klaŭdja: "Ferie" de Johano Valano http://esperanto.24.free.fr/ferie.mp3
Raia: "Ĉi tiu tag'" de Kajto https://www.youtube.com/watch?v=Zc2vD799h5U
Anna: "Jesueto" de Attila Jozsef (vidu sube)
Alain: "La Universala Arbo" de Michael Roads/Nanne Kalma http://verkoj.com/lauteme/kantoj/kajto/la-universala-arbo/

Attila JÓZSEF
Jesueto, Jesuet´ glor´ al vi:
Jen ni estas, reĝoj Tri.
Flama stel´ nin supre gvidis,
ni piediris, ĉar ni rapidis.
Ŝafo diris kaj ŝafisto:
tie ĉi lofxas Jesu-Kristo.
Jen mi: reĝo Melĥior
Helpu dolĉa Disinjor´!

Bonan tagon Di-filet´, Di-filet´
Ĉielregno, Elaĉet
Ni ne estas pastroj ŝimaj.
vidi vin venis, malproksimaj, ekaŭdinte pri l´ naskiĝo,
reĝ´ de homoj de malriĉo!
Jen Kaspar kun sia preĝ´:
Tiaspeca tera reĝ´

Ĉion bonan, ho Savant´, ho Savant´
Venis ni el varma land´.
Vakaj niaj viando-potoj,
ŝrumpis niaj brilaj botoj,
sed jen da oro ses manplatoj,
da incenso dekdu pladoj,
kaj jen mi mem, Baltazar´:
reĝo de saracenar´.

Ruĝiĝadas Mariet´, Mariet´,
panjo beata, liliet´.
En la sin´ Jesuĉjo sidas,
lin pro larm´ ŝi apenaŭ vidas,
sonas la paŝtistmuziko,
tempo jam estus por suĉigo,
Karaj bonaj Reĝoj Tri,
bonan nokton diras mi.

tradukis: Kolomano Kalocsay
 
 
4) Voĉdonu por la "Eo-vorto de la jaro" kaj aliĝu al nia antaŭkristnaska festo!
Bonvolu nun plej baldaŭ aliĝu al la antaŭkristnaska festo de la Ratkaptista Bando! Ankoraŭ restas nur du tagoj! Ĝis la 29-a de novembro aliĝu ĉi tie: https://nuudel.digitalcourage.de/eWKeQfZbe6hKnACh
Bedaŭrinde ne eblas reta elsendo de nia festo, ĉar en la restoracio ne eblas.
Sed ankaŭ vi, kiuj loĝas for, rajtas iom partopreni, vi estas invitataj ankaŭ voĉdoni por la "Esperanto-vorto de la jaro"!
Elektu viajn 10 plej ŝatatajn vortojn el la listo de 146 vortoj de la tago! Sendu ilin ĝis la 1-a de decembro, 18-a horo laŭ UTC al mi!
Kelkaj jam voĉdonis kaj kristaliĝas, ke estas tri vortoj en la pinto de la listo. Venontan vendredon vi ekscios, kiu vorto gajnis.
La dosieron kun la vortoj vi trovas sube sur tiu ĉi paĝo: https://eventaservo.org/e/RB-02dec22_Antaukristnaska_festo
🐀RB_Hameln: 🎅Antaŭkristnaska festo🎄de la Ratkaptista Bando🎁
Kuna manĝado en la restoracio "Pfannekuchen" kun "rubaĵdonaca koboldumado" kaj la "Esperanto-vorto de la jaro"
5) Sed antaŭ la antaŭkristnaska festo mi invitas vin al la venonta surloka kunveno en la Sumpfblume.
Ni trankvile volas ludi Skrablon!
 (© Martin Schmitt)
30.11.2022:     19.30 horo kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln:     Ludo "Skrablo"
Ni kune ludas la ludon "Skrablo" en Esperanto. 
Mi deziras al vi belan 1-an Adventon kaj belan antaŭkristnaskan tempon!
Korajn salutojn kaj ĝis baldaŭ,
Heinz
 
PS: Ne forgesu sendi al mi plej baldaŭ viajn proponojn por la venonta 27-a Kantoparado, kiu okazos la 14-an de decembro!
https://eventaservo.org/e/RB-14dec22-27a_Kantoparado
🐀RB_Hameln: 🎶27-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
 
--
Herzlich grüßt - Kore salutas
Heinz-Wilhelm Sprick, Schmiedeecke 2, 31840 Hess.Oldendorf, Germanio
Tel: 05152-3425 + 0162-7536396, Skype: muzikanta_hipopotamo
Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando" www.esperanto.de/hameln/
Die internationale Sprache - ein Schritt aufeinander zu - bona ideo!
Unterstütze uns mit Prämien aus deinen Online-Einkäufen:
Kirchengemeinde Fuhlen: www.kirche-fuhlen.de
Musikkorps der Stadt Hessisch Oldendorf: www.musikkorps-ho.de
Chor TonArt Hameln http://www.tonart-der-popchor.de/
 
 
Homa Koro.jpg
Vaganto inter la steloj - Venelin Mitev.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages