Ekde preskaŭ sepdek kvin jaroj, nia franca Esperanto-Kulturdomo posedas kastelon Grésillon por
progresigi Esperanton per kursoj kaj aliaj esperantlingvaj renkontoj.
Pour konservi la ejon kaj adapti ĝin al la postuloj de nia epoko,
necesas bontenaj laboroj : pluraj jam efektiviĝis, pluraj estas
planataj. La Kulturdomo Greziljono nuntempe povas aŭtonome certigi parton de tiuj
konstruejoj, sed povas malfacile lanĉi ĉiujn necesajn laborojn.
Inter
la prioritatoj, ni devas al rulseĝaj personoj kun moveco reduktita
(PMR) oferti duan adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn. Tiel nin
devigas la leĝoj, sed ankaŭ nia zorgo digne akcepti ĉiujn niaj gastojn
sen diskriminacio. Por la elektita
projekto en la dormĉambro 34 en la maldekstra kromdomo, financado estas necesa.
Ni lanĉas ĉi tiun alvokon al donacoj. Se vi rekonas la gravecon realigi plej rapide tiujn laborojn, kaj se vi pretas subteni nin,
bonvolu sendi vian donacon al: Maison Culturelle de l’Espéranto, 1310 route du Lude - Grésillon, 49150 Baugé-en-Anjou, France
aŭ per iu el la pagomanieroj menciitaj en
nia retejo, precizigante kiel pagocelo “donaco PMR”.
Vi
povas ankaŭ subteni, akirante societajn partojn B (laŭ la statutoj) kaj
partoprenante en niaj agadoj, inkluzive en la laboroj de la volontulaj
teamoj.
Kia ajn estas la helpo, kiun vi alportos, la Esperanto-Kulturdomo dankas vin varme.