Fwd: [N-ro 1263] Nova limdato por kontribui al la programo de la 6-a Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto (04-07.12.2025)

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Nov 9, 2025, 2:16:58 PM (4 days ago) Nov 9
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen nova informo pri VK.

Hier eine neue Information zum VK.

Kore, Julia.

-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1263] Nova limdato por kontribui al la programo de la 6-a
Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto (04-07.12.2025)
Datum: 2025-11-05 18:13
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1263
2025-11-05
-------------------------

NOVA LIMDATO POR KONTRIBUI AL LA PROGRAMO DE LA 6-A VIRTUALA KONGRESO
(VK) DE ESPERANTO (04-07.12.2025)

Atentu: la periodo por proponi vian kontribuon al la programo de la 6-a
Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto [1] estas plilongigita ĝis la 16-a
de novembro (dimanĉo). Ni bonvenigas kontribuojn, kiuj rilatas al la
ĉi-jara kongresa temo: "_Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco
kaj konfido inter la popoloj._" Pensu ekzemple pri sociaj retoj,
artefarita intelekto, moderna teknologio kaj ties influo sur la hodiaŭa
socio. Ĉu vi havas novan ideon kiel uzi teknologion por efike
disvastigi konscion kaj uzadon de Esperanto? Aŭdigu vian ideon al la
tuta komunumo!

Tamen, via kontribuo ne nepre devas rilati al la kongresa temo aŭ eĉ
al Esperanto--ĝi povas esti pri diversaj temoj! Se vi deziras prelegi
pri via fako, okazigi diskutrondon pri temo grava por vi, kundividi
viajn spertojn al aliaj aktivuloj per reta trejnado, vi estas tute
bonvena! Krome, junuloj, virinoj kaj samideanoj ekster Eŭropo estas
forte invitataj kontribui al nia programo. Plenigu ĉi tiun formularon
[2] ĝis la supre indikita limdato.

Vi ankaŭ povas prezenti vian organizon, eventon aŭ movadan iniciaton
dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) ĵaŭdon, la 4-an de decembro, la
unuan tagon de VK. Landaj kaj fakaj asocioj de UEA, landaj kaj fakaj
sekcioj de TEJO, internaciaj eventoj kaj novaj organizoj estas aparte
invitataj prezenti sin. Nepre kaptu ĉi tiun maloftan okazon por paroli
pri viaj atingoj kaj planoj kaj varbi membrojn, partoprenantojn aŭ
subtenantojn aŭ simple inspiri aliajn samideanojn. Petu vian virtualan
budon [3] en ViMF ĝis la sama limdato. Ne prokrastu, ĉar malmultaj
lokoj restas!

La Organiza Teamo de VK ankaŭ serĉas helpantojn! Ĉu vi ŝatus helpi
pri la sukcesa okazigo de VK 2025? Ĉu vi volonte ricevos taskojn por
spertiĝi pri organizado de retaj eventoj? Ĉar VK estas tutmonda evento
kaj daŭros preskaŭ la tutan tagnokton en diversaj horzonoj, helpantoj
el ĉiuj mondopartoj estas bezonataj. Ni aparte bezonas homojn kun
antaŭa sperto pri Discord aŭ/kaj Zoom aŭ kiuj volas spertiĝi pri
tiuj retaj platformoj. Ne hezitu skribi al in...@vk.esperanto.net ĝis la
20-a de novembro (ĵaŭdo) se vi interesiĝas.

Ĝis la 5-a de novembro, 570 homoj el 68 landoj jam aliĝis al VK 2025.
Memoru ke vi povas aliĝi [4] ĝis la 23-a de novembro, tute senpage, se
vi jam estas individua membro (IM) de UEA/TEJO en 2025. Se vi ankoraŭ
ne estas IM, profitu de nia eksterordinara oferto por vi: pagu nur vian
membrokotizon por 2026 kaj aŭtomate ricevu senpagajn membriĝon por
2025 kaj aliĝon al VK! Eblas fari tion nur en ĉi tiu paĝo [5].

Ni atendas viajn kontribuojn! Vizitu nian retpaĝaron [1] aŭ skribu al
in...@vk.esperanto.net se vi havas demandojn pri la programo aŭ VK
ĝenerale.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [6]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [7]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1263

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [8] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://vk.esperanto.net/2025/
[2] https://form.jotform.com/tejooficejo/vk2025-programo
[3] https://form.jotform.com/tejooficejo/vimf2025
[4] https://vk.esperanto.net/2025/uea-membro/
[5] https://vk.esperanto.net/2025/uea-vk/
[6] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[7] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[8] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages