Fwd: ESPERANTO HAMBURG: Programo ĝis junio 2026

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Apr 26, 2026, 5:28:38 PM (22 hours ago) Apr 26
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen la programo de Esperanto-Hamburg.

Hier das Programm vvon Esperanto-Hamburg.

Kore, Julia.

-------- Originalnachricht --------
Betreff: ESPERANTO HAMBURG: Programo ĝis junio 2026
Datum: 2026-04-15 10:29
Von: <gl...@esperanto-hamburg.de>
An: <gl...@esperanto-hamburg.de>

Saluton, kara,

jen la programo de Esperanto Hamburg e.V. ĝis la fino de junio 2026.

Ni havos la Jarĉefkunvenon la 11-an de junio 2026,

komunan ekskurson al la Muzeo Kiekeberg dimanĉe, la 14-an de junio
2026,

kaj denove okazos en oktobro nia GRAMATIKA SEMAJNFINO en Hamburgo kun
instruisto Mauricio Giacometto (Rico).

Sed antaŭe ni ĝuos prelegon de Jürgen Wulff per Zoom kaj vesperon pri
Claude Piron en la Kulturladen.

_ZOOM – 16.04.2026: Jürgen Wulff:_ La vojo al feliĉo. Prelego.
Ni ĉiuj serĉas feliĉon. Paradokse, la konstanta serĉado de feliĉo
povas fari nin pli malfeliĉaj.

En ĉi tiu prelego de furoraŭtoro Jürgen Wulff, ni kune malkovros, ke
vera feliĉo ne estas hazarda afero, sed trejnebla kapablo bazita sur la
plej novaj malkovroj de neŭroscienco.

Ni lernos pri la surpriza arto de akceptado – potenca metodo por trovi
internan pacon per ĉesigo de batalado kontraŭ niaj pensoj.

Ni ankaŭ rigardos la skandinavan recepton por feliĉo por kompreni kiel
fido kaj ekvilibra vivostilo povas fari ĉiujn pli kontentaj.

Nin atendas praktikaj impulsoj kaj science bazitaj strategioj, kiuj
povas ŝanĝi niajn ideojn pri feliĉo.

_Kulturladen – 23.04.2026: Claude Piron: _La forto de rigardo. Legado
kaj diskutado.

La majstro de la vortoj prezentas rakonton pri Dora, kiu sentas sin
senpova kontraŭ la manipulado de la alkoholulo Iljo, ĉar ŝi ne
kapablas rifuzi liajn petojn.

Serĉante eliron el tiu dolora situacio, ŝi vizitas s-inon Irma,
misteran virinon, kiu promesas fortigi la volon per nekutimaj metodoj.

La rakonto sekvas la psikologian evoluon de Dora, kiu reakiras regadon
super sia vivo kaj fine trovas la forton por diri „ne“ al sia
ekspluatanto.

Ni kune legas kaj diskutas la historion.

Se vi ankaŭ iam deziras prelegi pri via propra temo, bonvolu ne heziti
kontakti min.

Jen la konstanta ligilo por partopreni la renkontiĝojn de Esperanto
Hamburg en ZOOM:

https://zoom.us/j/275937442?pwd=TVJRRThOY3RvRmd5c1lPdXJyWm9kQT09 [1]

Meeting-ID: 275 937 442    -    Sekretvorto: 1887

Jen la ebleco paropreni pere de telefono se vi ne havas eblecon
partopreni pere de Zoom.

+49 69 7104 9922      aŭ      +49 30 5679 5800      aŭ      +49 695
050 2596      (Meeting-ID: 275 937 442)

Por trovi interesajn prelegojn kaj renkontiĝojn mi rekomendas la
paĝaron www.eventaservo.org [2].

Tie vi trovos internaciajn, naciajn kaj lokajn aranĝojn – ankaŭ la
malfermajn klubvesperojn de Esperanto Hamburg.

Ĝis baldaŭ. Mi elkore salutas vin. Restu sana.

Ralph

Ralph Glomp

Esperanto Hamburg e.V.

Impressum: Esperanto Hamburg e.V., Klaus-Groth-Str. 95, 20535 Hamburg,
in...@esperanto-hamburg.de.
Du erhältst diese E-Mail als Freund oder Mitglied von Esperanto-Hamburg
e.V. Wenn Du in Zukunft keine Informationen mehr erhalten willst, dann
antworte bitte auf diese Mail und schreibe den Hinweis „Abmelden“ in
die erste Zeile.
Vi ricevas tiun-ĉi mesaĝon, ĉar vi estas membro de Esperanto-Hamburg
e.V. aŭ iam havis kontakton kun ni. Se vi ne plu deziras ricevi
informojn pri Esperanto-Hamburg, tiam simple respondu kaj skribu
"malaboni" kiel unua frazo.



Links:
------
[1] https://zoom.us/j/275937442?pwd=TVJRRThOY3RvRmd5c1lPdXJyWm9kQT09
[2] http://www.eventaservo.org
EHH_Programo_Mai_Juni_2026.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages