Diverstemaj novaĵoj

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Apr 9, 2026, 5:04:34 AMApr 9
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen diverstemaj novaĵoj.


Hier verschiedene Nachrichten.

Kore, Julia.


UEA batalos kontraŭ falsaj novaĵoj
El sub la tero aperas la vero. Tio estas la moto de nova servo de UEA, kiu celas kontraŭbatali la disvastigon de falsaj novaĵoj en Esperantujo. La estraro de la asocio instigas ĉiujn unuavice serĉi fidindajn informojn pri UEA en ĝia oficiala organo, la revuo Esperanto, kaj ne kredi famojn el suspektindaj fontoj, ekzemple pri tio ke la libroservo de UEA ne plu funkcias.
https://www.liberafolio.org/2026/04/01/uea-batalos-kontrau-falsaj-novajoj/


Reaperas la perditaj muzikaĵoj
En februaro malaperis el la reto la tuta muzik-kolekto de Vinilkosmo. Pro nuliĝo de kontrakto kun distribuanto grandega parto de la nuntempa Esperanto-muziko subite iĝis nehavebla por aŭskultado. Sed nun la situacio revenas al normala – iom post iom ĉio reaperas.


Rangigu la eventojn kiujn vi partoprenis! 🎉🎈
laŭsperte estas retejo por rangigi eventojn en Esperantujo. Partoprenantoj povas taksi la eventojn kiujn ili ĉeestis, kaj la komunumo vidas la kolektitajn rezultojn. 📊
Estis inkluzivitaj ĉiuj Esperantaj eventoj en la mondo kiuj plenumis la kriteriojn de "grandskala", "internacia" kaj "junulara". Ankaŭ inkluzivita estis la Universala Kongreso. Eĉ se ĝi ne estas junulara aranĝo, multaj junuloj ja ĉeestas ĝin.
🔗 Se vi volas esprimi vian opinion aŭ scivolemas pri kion pensis la aliaj partoprenantoj de la eventoj, vizitu la retejon de laŭsperte.
https://lausperte.tejo.org/

Julia Noe

unread,
Apr 10, 2026, 5:59:09 AMApr 10
to Bavelo aktuell
Karaj,

eble kelkaj ne rimarkis la sercon de 1a aprilo en la novajxo de UEA.

Dankon al Utho por la rimarko:
Mi nur petas, ke vi laŭeble informu la homoj, ke ili legu ankaŭ la komentojn, kiel ekz.
www.liberafolio.org/2026/04/01/uea-batalos-kontrau-falsaj-novajoj/#comment-12977

Kore, Julia.
--

-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6

Julia Noe

unread,
Apr 14, 2026, 4:52:22 PM (13 days ago) Apr 14
to Bavelo aktuell
Karaj, 

jen diversaj novaĵoj.

Hier verschiedene Nachrichten. 

Kore, Julia.


Nun eblas esperantigi filmojn en Youtube
Nun eblas aldoni parolon en Esperanto al filmoj kiuj jam troviĝas en Youtube. Tiel ekzemple Esperanto-kluboj povus kune dubli popularajn filmojn kaj proponi la novan lingvoversion al la reĝisoro de la filmo, rakontas Alexander Vaughn Miller en sia artikolo.



La plej magra jarrikolto: 67 libroj en 2025
Ekde 1991 La Ondo de Esperanto publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la laboron de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Aleksandr Korĵenkov afable permesis republikigon de la ĉi-jara statistiko en Libera Folio. Ni ne reproduktas ĉiujn tabelojn – la plej detalajn informojn serĉu en la originala artikolo.

Guteto el Usono legologos per abonklubo
Dum la pasinta jaro nur 67 novaj libroj iĝis haveblaj en la libroservo de UEA. Tio estas malrekordo de jardekoj. Nun nova usona eldonejo klopodos veki la intereson de la esperantistoj proponante perditajn kaj nekonatajn klasikaĵojn, sed ankaŭ freŝajn verkojn. Unue aperos bitlibroj, kaj apartan atenton ricevos usonaj verkistoj. Eblos aliĝi al abonklubo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages