jen novajxoj pri UK.
Hier Neuigkeiten zum UK.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1289] 111-a UK, Graz: Dua Bulteno kaj aliaj novaĵoj
Datum: 2026-03-10 18:08
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1289
2026-03-10
-------------------------
111-A UK, GRAZ: DUA BULTENO KAJ ALIAJ NOVAĴOJ
La ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Graz
(Graco), Aŭstrio ekde la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026, kun la temo
"Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo". La Universala Kongreso
estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj el la tuta mondo, ĝi
kunvenigos centojn da partoprenantoj el dekoj da landoj. Jam aliĝis 766
homoj el 56 landoj!
Dua Bulteno
La Dua Bulteno de la 111-a UK pretas! Ĝi konsulteblas rete ĉe:
uk.esperanto.net/2026/duabulteno [1].
La bulteno enhavas multajn utilajn informojn pri Aŭstrio kaj Graz, kaj
detalojn pri la alvenebloj, kongresejo, kongresa temo, provizora
programo kaj kompreneble pri ĉiuj ekskursoj kaj hoteloj, kiujn eblas
tuj mendi. En la paĝo de la UK disponeblas kaj foliumebla versio kaj la
elŝutebla PDF-versio.
Mendilo
Ĉiu kongresano ricevis retpoŝte personan ligilon por la reta mendilo.
Per tiu ĉi ligilo eblas ankaŭ redakti la mendon poste, elŝuti sian
invitilon, aktualigi sian nomŝildon kaj ŝanĝi sian elekton pri apero
en la listo de aliĝintoj kaj la Kongresa Libro.
Vojaĝrabatoj - flugoj kaj trajnoj
Profitu de la kunlaboro kun la aviadkompanioj de Lufthansa Group -
Lufthansa, SWISS, Austrian, Brussels Airlines, Eurowings, Edelweiss,
Discover - kaj optimumigu viajn vojaĝkostojn. Je via dispono estas la
vasta itinerreto kun ĉirkaŭ 310 cellokoj tutmonde, same kiel
transatlantikaj flugoj funkciigitaj de Air Canada kaj United. Uzu la
specialan ligilon
lufthansa.com/nl/en/event/universala-kongreso-esperanto-2026 por ekscii
la rabatitajn prezojn. La rabatoj validas por flugoj ĝis unu semajnon
antaŭ kaj post la kongreso.
La Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (germane Österreichische Bundesbahnen;
ÖBB) - la nacia fervoja kompanio de Aŭstrio - estas la oficiala
trajnkompanio por la 111-a UK. Vojaĝi per trajno estas unu el la plej
daŭripovaj manieroj atingi la kongresurbon: la aŭstra fervoja reto
funkcias plejparte per elektro el renovigeblaj fontoj kaj proponas
komfortan, klimatamikan alternativon al aŭta aŭ aviadila vojaĝado. Ni
ĝojas kunlabori kun partnero, kiu subtenas respondecan kaj medikonscian
vojaĝadon tra Eŭropo. Legu detalojn en la Dua Bulteno kaj ĉe:
https://uk.esperanto.net/2026/alvenebloj [2]
Societo Zamenhof
UEA invitas vin membriĝi en la Societo Zamenhof - mecenata fondaĵo,
celanta doni financan apogon al UEA. Anoj de la Societo ricevas
specialan cirkuleron de la Prezidanto de UEA kaj estas invitataj al
aparta akcepto dum la Universala Kongreso. Por membriĝi bv. sekvi
uea.org/alighoj/alighilo [3].
Kontakto
Por partopreni en la 111-a UK en Graz, aliĝu ĉe:
https://uk.esperanto.net [4]. Notu, ke post la 31-a de marto la
aliĝkotizo plialtiĝos! Por resti ĝisdata pri ĉiuj novaĵoj sekvu la
UK-paĝojn en Facebook [5] kaj Instagram [6] kaj aliĝu al la aktiva
Telegram-grupo [7].
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [8]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [9]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1289
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [10] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://uk.esperanto.net/2026/duabulteno
[2]
https://uk.esperanto.net/2026/alvenebloj
[3]
https://uea.org/alighoj/alighilo
[4]
https://uk.esperanto.net
[5]
https://www.facebook.com/universala.kongreso/
[6]
http://instagram.com/universala.kongreso/
[7]
http://uk.telegramo.org/
[8]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[9]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[10]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu