Certe ankaŭ vi aŭdis jam, ke ekde 2022 aldoniĝis nova nivelo (C2) al la KER-ekzamensistemo de UEA. En decembro 2021 kaj en januaro 2022 okazis la testado de la nova sistemo, en junio 2022 okazis la unuaj retaj ekzamenoj en niveloj B1, B2 kaj C1, en aŭgusto dum la Universala Kongreso en Montrealo debutis la nova C2-nivelo.
La sekva granda ekzamenevento estos la lasta semajnfino de novembro 2022, nome la 10a Tutmonda Ekzamentago, kun ĉeestaj, paperaj ekzamenoj en ĉiu nivelo, kaj reta ekzameno je C2-nivelo. Informojn pri la sesioj kaj aliĝilojn vi trovas ĉe:
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.
En Germanio eblos ekzameniĝi en Herzberg am Harz, bv. rigardi en la tabelo kaj aliĝi tuj!
Kun multaj salutoj,
Zsófia Kóródy