Fwd: 11a - 12a de Marto 2023: Gramatika semajnfino en Hamburg

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jan 17, 2023, 2:53:18 PM1/17/23
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito por Gramatika Semajnfino en Marto en Hamburg.
hier die Einladung zum Grammatik-Wochenende in März in Hamburg.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <info @ esperanto-hamburg.de>
Date: Di., 6. Dez. 2022 um 12:22 Uhr
Subject: [gea.it] [Aktivuloj] 11a - 12a de Marto 2023: Gramatika semajnfino en Hamburg

Marto 2023: Gramatika semajnfino en Hamburg

 

Esperanto Hamburg kore invitas al gramatika semajnfino la 11an kaj 12an de Marto 2023 en Hamburg. Temoj estos:

 

  1. Tipaj eraroj en la ĉiutaga uzo de Esperanto.
  2. Gramatikaj ekzercoj, ekz. ig/iĝ, -e/-a, akuzativo.
  3. Kiel trovi vortojn kaj esprimi sin en la moderna mondo.

 

Instruisto estas la konata Esperantisto Peter Weide el Danlando. Se vi serĉas informojn pri Peter, vi trovos ilin en Vikipedio 😊.

 

Kiam? Sabato, 11a de Marto 2023, 10 – 16 h, kaj dimanĉo, 12a de Marto, 10 – 15 h.

Kie? Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16, 20099 Hamburg, 800 metrojn for de la ĉefstacidomo Hamburg, 250 m de la S-trajnstacio Berliner Tor, 150 m de la metrostacio U1 Lohmühlenstraße.

 

Dum la sabata vespero okazos koncerto de Kaŝi kaj ankaŭ Ralph Glomp regalos nin per kelkaj kantoj.

 

Kiom kostas? 20 EUR entute por ambaŭ tagoj kaj la koncerto je sabato vespere, membroj de Esperanto Hamburg nur pagas 10 EUR. Por aliĝoj post la 20a de Februaro 2023 aldoniĝas 5 EUR.

 

Aliĝoj ekde nun eblas ĉe in...@esperanto-hamburg.de.

Se vi bezonas tranokteblecon, ni helpos trovi liton aŭ hotelĉambron. 


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages