Diverstemaj novajxjoj

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
7:21 AM (4 hours ago) 7:21 AM
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen diverstemaj novajxoj.

Hier verschiedene Nachrichten.

Kore, Julia.

La Universala Kongreso en Graco inaŭgurita
1 105 personoj el 62 landoj aliĝis al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis inaŭgurita en Graco en Aŭstrio en dimanĉo la 2-a de aŭgusto. La komitato de UEA kunsidis dimanĉe posttagmeze, sed ne sukcesis decidi pri la kotizoj por la venonta jaro.

ORF pri UK


Ĉu vi ŝatas tiun ĉi Universalan Kongreson? Por daŭrigi tiun bonan etoson, partoprenu venontjare en la Eŭropa Kongreso de Esperanto en Provenco, Francio, de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2027. 


UEA respondis multvorte pri disaj temoj
Internacia jaro de volontulado, malsukceso pri la vendo de la oficeja domo, instruado de Esperanto en lernejoj, mankanta dokumentado de eventualaj progresoj. La temoj de la demandoj ĉe la programero “UEA respondas” en Graco estis disaj. Respondis ĉefe la prezidanto – multvorte sed ne ĉiam konkrete.


La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Graco.


La komitato volas vidi financan planon
Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raporto de la estraro estis akceptita, sed la buĝeton la komitato ne volis pritrakti antaŭ ol la estraro donos pli detalajn informojn pri la ekonomio de UEA.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages