Partoprenu en la TEJO-bingo, helpu al TEJO kaj gajnu mojosajn premiojn.
TEJO okazigos du bingojn kun la celo akiri donacojn por si. La unua bingo okazos dum la 111-a Universala Kongreso (UK) en Graco. Kaj la dua okazos dum la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), en Tiana, Katalunio.
Ekhavu kuponon po donaco de minimume 10 eŭroj (dum UK) aŭ de nur 5 eŭroj (dum IJK). Se vi jam donacis, ne bezonas donaci denove. Simple venu al la bingo kaj testu vian ŝancon! Sciu pli kiel donaci ĉe:
tejo.org/donackampanjo.
Ni ankaŭ serĉas kromajn premiojn por nia bingo. La premioj povas esti ekzemple: senpaga abono de revuo, senpaga aliĝo en kongresoj, libroj, ktp. Se vi aŭ via organizo volas donaci premion por nia bingo, skribu al
a...@tejo.org
Ĉu esperantista prezidento por Hungario?
La denaska esperantisto kaj mondfama ŝakisto Judit Polgár iĝu la sekva prezidento de Hungario. Tion proponas dek ses elstaraj hungaraj figuroj de scienco, kulturo kaj sporto en letero al la prezidanto de la parlamento.
Tri fratinoj matigis la mondan ŝakistaron
Antaŭ tridek jaroj aperis en la revuo Esperanto intervjuo de László Polgár, la patro de Judit Polgár, kiu eble iĝos la sekva prezidento de Hungario. La intervjuon faris hungarlingve István Ertl la patro surloke en Budapeŝto, ĝin redaktis kaj publikigis la tiama redaktoro de la revuo, István Ertl la filo, en Roterdamo. Ni republikigas la tekston por igi ĝin pli facile alirebla.
Unua versio de informoj kaj aliĝilo por NR enretas ĉe esperanto.land/nr
Karaj, multe diskonigu la semajnfinan Esperanto-kurson en la Esperanto-Stacio de Halbe. Estas du niveloj, komencantoj kaj lernantoj kun bazaj konoj (ekzemple de antaŭa kurso aŭ Duolingo).
#Крагујевац #Kragujevac #Србија #Srbija
La 100-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazos en Kragujevaco, Serbio, 24-31 julio 2027.
AI helpos al ĉiuj lerni Esperanton en 12 horoj
Ĉu artefarita intelekto baldaŭ forigos la bezonon je lingvolernad0? Aŭ ĉu male ĝi helpos al pli da homoj lerni Esperanton pere de sia propra lingvo, eĉ en regionoj, kie tute mankas esperantistoj? La reta kurso de Georg Jähnig proponas lerni Esperanton en nur 12 horoj, kaj li nun uzas AI-servon por disponigi ĝin en ĉiam pli da lingvoj.
Ni afiŝu por Esperanto monda lingvo!
Duobla A4-afiŝo printebla hejme