Fwd: [N-ro 1303] Forpasis Probal Dasgupta (1953–2026), eksa prezidanto de UEA kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jun 2, 2026, 12:26:45 PM (8 days ago) Jun 2
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen trista novajxo.

Hier eine traurige Nachricht.

Kore, Julia.


Forpasis Probal Dasgupta
En la aĝo de 72 jaroj en Kolkato, Barato, subite forpasis Probal Dasgupta, prezidanto de Akademio de Esperanto kaj prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la jaroj 2007–2013. Pri tio informis la familio en Facebook.



Intelektulo en neintelektula mondo
Probal Dasgupta estis intelektulo en epoko kiu fariĝis ĉiam malpli favora al intelektuloj. Li estis homo por kiu pensi estis maniero vivi, kaj kiu kredis ke subtila ideo valoras la penon esti dirita malgraŭ tio ke malmultaj kapablos tuj sekvi ĝin. Tion skribas Marc van Oostendorp en nekrologo pri sia amiko.






Saluton, kara uzanto,
la redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova ero ĉe Novaĵoj. Jen estas kelkaj informoj pri ĝi:
-----
Titolo:    Forpasis Probal Dasgupta (en Barato)
Kategorio: Laste en la movado
Teksto:
Kun tre granda malĝojo ni anoncas la subitan forpason de Probal Dasgupta (1953–2026), prezidanto de la Akademio de Esperanto, eksa prezidanto de UEA (2007-2013), kolego en la universitato en Poznano, membro de edukado.net.

Probal forpasis la 1an de junio 2026, neatendite, en sia nokta dormo pro apopleksia atako.
-----
Legu pli ĉe la paĝo: https://edukado.net/novajhoj?id=940


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1303] Forpasis Probal Dasgupta (1953–2026), eksa
prezidanto de UEA kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto
Datum: 2026-06-02 07:23
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1303
2026-06-02
-------------------------

FORPASIS PROBAL DASGUPTA (1953–2026), EKSA PREZIDANTO DE UEA KAJ
PREZIDANTO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO

UEA profunde bedaŭras la forpason de Probal Dasgupta (1953-2026) la
1-an de junio 2026, en la aĝo de 72 jaroj, en Kolkato, Barato.

Probal Dasgupta naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kolkato, Barato.
Lingvisto kaj leksika esploristo, li studis en la sanskrita kolegio de
Kolkato, la dekana kolegio de Puneo kaj doktoriĝis ĉe la Universitato
de Novjorko pri la genera sintakso de la bengala lingvo. Li instruis
lingvistikon en pluraj barataj universitatoj. Li laboris kiel profesoro
pri aplika lingvistiko ĉe la Universitato de Hajderabado kaj poste
okupiĝis pri leksikaj esploroj en la Barata Statistika Instituto en
Kolkato, lia lasta profesia posteno, post kio li emeritiĝis en 2018.

Lerninte Esperanton en la aĝo de 14 jaroj kaj membriĝinte en Hinda
Instituto de Esperanto kaj en UEA en la aĝo de 15 jaroj, li ekde 1967
estis aktiva esperantisto. En la aĝo de 17 jaroj li aktive korespondis
kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore pri komplikaj
gramatikaj problemoj. En 1977 li partoprenis la 62-an Universalan
Kongreson de Esperanto (UK) en Rejkjaviko, kaj post ĝi li tri semajnojn
volontulis en la Centra Oficejo (CO) de UEA. En 1980 li volontulis
preskaŭ la tutan jaron en la CO. Li estis membro de la Akademio de
Esperanto ekde 1983, ĝia vicprezidanto de 2001 ĝis 2016 kaj ĝia
prezidanto ekde 2016 ĝis sia forpaso. Li helpinstruis en 1978 kun David
Jordan en la sanfranciska somera kursaro, kiu estis la praformo de NASK,
kaj en 1988 kun Marjorie Boulton en la barlastona somera kursaro. Li
estis elektita Prezidanto de UEA en 2007 dum la UK en Jokohamo kaj
reelektita por nova mandato en 2010 dum la UK en Havano.

Dum sia longa agado en la Esperanto-movado, li kontribuis kiel verkisto,
tradukisto, kritikisto, redaktoro kaj organizanto. Li estis kunredaktoro
de la revuo _Language Problems and Language Planning_ ekde 1990 kaj de
_Beletra Almanako_ ekde 2007. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj
centoj da artikoloj en la bengala, angla, franca kaj Esperanto. En 2021
li ricevis la ŝtatan premion Vidyasagar-Dinamoyee, la unuan fojon
aljuĝita al esperantisto, pro sia tuta verkaro.

Liaj eldonaĵoj koncernantaj lingvistikon inkluzivas _The Otherness of
English: India's Auntie Tongue Syndrome_ (1993), _Explorations in Indian
Sociolinguistics_ (kun Jayant Lele kaj Rajendra Singh, 1995), _After
Etymology: Towards a Substantivist Linguistics_ (kun Alan Ford kaj
Rajendra Singh, 2000), _Inhabiting Human Languages: The Substantivist
Visualization_ (2012), _Kathaar Kriyaakarma_ (bengallingva: 'La agadoj
de la vortoj', 1987), _Chinna Kathaay Saajaaye Tarani_ (bengallingva:
'Sur boato ornamita per vortoj rompitaj', 2011), _Bhaashaar
Bindubisarga_ ('La cediloj kaj cirkumfleksoj de la homa lingvo', 2012),
_Merur Praarthanaa: Bishuber Uttar_ ('La polusoj preĝas: la ekvatoro
plenumas', 2015).

Liaj eldonaĵoj en Esperanto inkluzivas _Primico_ (traduko de poemoj de
Rabindranath Tagore, 1977), _Mi juna_ (tr. de aŭtobiografio de Manashi
Dasgupta, 1989, lia patrino), _Klera edzino_ (tr. de romano de
Upendronath Ganggopaddhae, 1994), _Dormanta hejmaro_ (tr. de romano de
Manashi Dasgupta, 2006), _Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma
perspektivo_ (2011). Pere de Esperantaj pontotradukoj li bengaligis la
kroatan infanromanon _Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić_ de
Ivana Brlić-Mažuranić (2006), la svedan teatraĵon _Nemeza_ de Alfred
Nobel (2014), la finnan romanon _Sep fratoj_ de Aleksis Kivi (2020).
Dasgupta estis honora membro de la lingvistika societo de Usono jam de
2004. La barata konsilio pri filozofia esplorado nomumis lin sia
vizitprofesoro de la jaro por 2009. En 2012 estis aljuĝita al li la
Premio Archana Chaudhuri de Bangiya Sahitya Parishad, la bengala
literatura akademio. En 2006 li es! tis prezi danto de la Internacia
Ekzamena Komisiono (por la ekzamenoj ILEI-UEA). Li estis dumviva membro
de UEA kaj ano de Alianco 365, donacprogramo de UEA, pro kio li
deklaris: "Por homo en mia pozicio (mi aludas al la lando, al la
profesio instruado, al la fakto, ke mi estas la sola regula enspezanto
en la familio) ne estas facile fari tian oferon al la altaro de la
internaciisma bonvolo. Estas la devo de eksa prezidanto iugrade montri
ekzemplon por ke aliaj sekvu kaj fari oferojn necesajn por ke eblu
tiamaniere persvadi la publikon donacemi, tenante antaŭ la aliaj la
standardon de helpemo al la Asocio".

En 2021 Dasgupta korespondis kun Noam Chomsky, klarigante al li, ke la
intervjuo Aronoff-Chomsky estis misuzata por propagando kontraŭ
Esperanto, kaj petis lin helpi. Chomsky tre bedaŭris lerni, ke liaj
rimarkoj estis misinterpretitaj, kaj deklaris por publika uzo: "Mi estis
informita, ke kelkaj mallongaj komentoj miaj pri la originoj de
Esperanto estis misinterpretitaj kiel malaprobo de la lingvo aŭ de
projektoj implikantaj la uzon de Esperanto por faciligi la disvolviĝon
de lingvaj kapabloj. Neniam estis tia implico aŭ intenco".

Probal Dasgupta estis voĉo por lingva diverseco kaj unu el la grandaj
intelektuloj de Esperantujo. Lia intelekta laboro kaj lia sindediĉo al
Esperanto, lingvistiko kaj internacia interkompreniĝo lasas
neforviŝeblan spuron en la historio de UEA kaj de la tuta
Esperanto-komunumo. Laŭ la familio li forpasis dumdorme, senpeze,
kongrue kun lia amika kaj afabla karaktero. UEA esprimas sian plej
profundan kondolencon al liaj familianoj, amikoj kaj kunlaborantoj kaj
invitas la tutan Esperanto-movadon memori kun dankemo lian vivon, lian
verkaron kaj lian inspiran ekzemplon.

Noto. Pri lia forpaso ankaŭ aperis artikolo (en la angla) en _Times of
India_:
ttps://timesofindia.indiatimes.com/city/kolkata/eminent-linguist-probal-dasgupta-passes-away/articleshow/131446163.cms
[1]

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1303
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1]
https://timesofindia.indiatimes.com/city/kolkata/eminent-linguist-probal-dasgupta-passes-away/articleshow/131446163.cms
[2] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu


--

-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages