Fwd: [N-ro 1306] SANO-defio 2026: internacia Vikipedia konkurso por disvastigi fidindajn sciojn pri sano

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jun 30, 2026, 5:25:33 PM (15 hours ago) Jun 30
to Bavelo aktuell
Karaj, 

jen invito al konkurso.

Hier die Einladung zu einem Wettbewerb.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Do., 18. Juni 2026, 01:12
Subject: Fwd: [N-ro 1306] SANO-defio 2026: internacia Vikipedia konkurso por disvastigi fidindajn sciojn pri sano
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1306] SANO-defio 2026: internacia Vikipedia konkurso por
disvastigi fidindajn sciojn pri sano
Datum: 2026-06-11 17:50
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1306
2026-06-11
-------------------------

SANO-DEFIO 2026: INTERNACIA VIKIPEDIA KONKURSO POR DISVASTIGI FIDINDAJN
SCIOJN PRI SANO

Ĝis la 30-a de junio 2026 estas malfermita la SANO-defio 2026,
multlingva Vikipedia konkurso, kiu invitas vin kontribui al Vikipedio
per verkado, tradukado aŭ plivastigado de artikoloj pri sano en ĉiuj
lingvaj versioj de la enciklopedio, aparte en Esperanto.

La konkurso estas organizata de Vikimedio Esperanto (VMEO), Faka Asocio
kunlaboranta kun UEA, kadre de la projekto SANO, kunordigata de
Universala Esperanto-Asocio (UEA) partnere kun la Litovia Universitato
de San-Sciencoj (LSMU) kaj la hispana organizaĵo Civiencia ligita al la
Universitato de Sevilo, kun subteno de Universala Medicinista
Esperanto-Asocio (UMEA), Faka Asocio aliĝinta al UEA, specife pri la
organizado de la 23-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK)
en 2025 en Kaŭno, Litovio. La projekton financas la programo Erasmus+
de Eŭropa Unio kaj la konkurso estas malfermita al kontribuoj en ĉiuj
lingvoj de Vikipedio, kongrue kun la celo de la projekto antaŭenigi
internacian kunlaboron kaj liberan aliron al scio.

La celo de la konkurso estas plibonigi la disponeblon de fidindaj
informoj pri sano. En epoko kiam milionoj da homoj serĉas medicinajn
informojn en la interreto, la kvalito kaj alireblo de Vikipediaj
artikoloj povas havi realan efikon al publika sano. Per la konkurso ni
volas kontribui al pli vasta disvastigo de scioj pri malsanoj, diagnozaj
metodoj, terapioj, preventado, mensa sano, media sano kaj multaj aliaj
sanrilataj temoj.

Vi povas krei novajn artikolojn aŭ plivastigi ekzistantajn artikolojn
en ajna lingvo. Tradukoj estas bonvenaj, kondiĉe ke la kontribuoj
plenumas la kvalitajn postulojn de la koncerna Vikipedio. Memoru inviti
ankaŭ viajn amikojn, klubanojn kaj aliajn esperantistojn.

Aparta atento estas dediĉita al la kategorio "Horizonto de sano", kiu
enhavas temojn kun granda potencialo por estonte plibonigi publikan
sanon. Inter ili troviĝas ekzemple regenera medicino, personigita
medicino, genterapio, praĉela terapio, cerbo-komputilaj interfacoj,
artefaritaj organoj, krioniko, rezistemo kontraŭ antimikrobaĵoj kaj
aliaj kampoj de rapida medicina evoluo.

La konkurso ofertas donackartojn kiel premiojn. En la ĉefa kategorio
kaj en la kategorio "Horizonto de sano" estos premiitaj po dek plej
sukcesaj partoprenantoj, kun premioj ĝis 150 eŭroj. Krome estos
apartaj premioj por la plej bona artikolo de la tuta konkurso kaj por la
plej bona artikolo en la kategorio "Horizonto de sano". Pliaj informoj,
la plena regularo kaj la listo de fokusaj artikoloj troviĝas ĉe:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo [2].

> Ni aparte instigas ankaŭ novajn kontribuantojn partopreni. Se vi
> estas ankoraŭ komence de via Vikipedia agado, spektu la senpagan
> videan kurson, per kiu ene de 1 tago vi lernos krei valoran artikolon,
> kiu restos en Vikipedio:
> https://kursoj.esperanto.wiki/bazoj-de-vikipedio [1].

Per la projekto SANO UEA kaj ĝiaj partneroj celas kontribui al pli bona
informado pri sano, al internacia kunlaboro kaj al la disvastigo de
fidindaj scioj, kiuj povas helpi plibonigi la vivon de homoj tra la
mondo. La konkurso ankaŭ spegulas la strategion AKIRI de UEA, aparte la
kampojn Kunlaborado kaj Administrado, per internacia kunlaboro inter
partneraj organizaĵoj, antaŭenigo de scienco en Esperanto kaj sukcesa
utiligo de eksteraj subvencioj por la realigo de socie utilaj projektoj.


Se vi volas subteni la laboron de UEA, aliĝu al UEA kiel jara aŭ
dumviva membro kaj donacu al ĝiaj fondaĵoj. Per membreco kaj donacoj
vi helpas subteni edukajn kaj kulturajn agadojn, kunlaboron kun
internaciaj organizaĵoj kaj la reprezentadon de la Esperanto-komunumo
tutmonde. Aliĝi kaj donaci eblas per: https://uea.org/alighoj/alighilo
[3].

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1306
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://kursoj.esperanto.wiki/bazoj-de-vikipedio/
[2] https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo
[3] https://uea.org/alighoj/alighilo
[4] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages