Fwd: [N-ro 1316] 111-a UK, Graz: 1-a Kongreso de Virinoj – daŭre eblas aliĝi

3 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jul 31, 2026, 5:14:08 PM (12 days ago) Jul 31
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito al Virina kongreso.

Hier die Einladung zum Virina Kongreso.

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1316] 111-a UK, Graz: 1-a Kongreso de Virinoj – daŭre
eblas aliĝi
Datum: 2026-07-21 17:06
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1316
2026-07-21
-------------------------

111-A UK, GRAZ: 1-A KONGRESO DE VIRINOJ – DAŬRE EBLAS ALIĜI

Sub la temo "Virinoj = povoplenaj homoj" okazos la 1-a Kongreso de
Virinoj (KoVi): https://eventaservo.org/e/virinoj2026 [1]. Ĝi okazos en
la 30-a kaj 31-a de julio 2026 kadre de la 111-a Universala Kongreso de
Esperanto (UK) kiel ĝia antaŭkongresa programo. La 1-a KoVi estos
unika evento kaj bonega ŝanco por establi novajn rilatojn,
interŝanĝi ideojn kaj spertojn - kaj plifortigi la rolon de virinoj.


La programo estas kreita tiel, ke ĉiu povos trovi ion por si mem -
sendepende de la aĝo, sperto aŭ intereskampo. La Komisiono de UEA
pri Virina Agado, kiu organizas la eventon, invitas vin veni ĵaŭde
la 30-an kaj vendrede la 31-an de julio - antaŭ la komenco de la UK -
al Graz, unu el la plej grandaj urboj de Aŭstrio, urbo riĉa je
arkitekturo kaj grava centro de kulturo kaj edukado en Eŭropo.

Venu senti la potencon de nia komunumo, babili kaj pasigi specialajn
momentojn kun homoj, kiuj kredas, ke ĉiu virino estas grava. Via
ĉeesto gravas. Ĉar la 1-a KoVi okazas kiel antaŭprogramo de la UK,
por aliĝi necesas esti aliĝinta al la UK kaj aliĝi al la 1-a KoVi per
la kongresa mendilo, kiun ricevas ĉiu UK-ano (opcio A2; se vi havos
problemojn, kontaktiĝu kun la Estrarano de UEA pri Virina Agado, Miora
Raveloharison, telefone/vacape: +41765292987). Aliĝu al la 1-a KoVi
kaj kunkreu ĉi tiun unikan eventon. Estu parto de komunumo, kiu
inspiras, potencigas kaj agas: kune ni povas fari pli!

Programo de la 1-a KoVi | Ĵaŭdo la 30-a de julio 2026

07:00-07:15 Marŝado kun Anna Lowenstein (por fruaj alvenintoj, kiuj
deziros partopreni)

08:15-10:00 Alveno al la kongresejo

10:00-12:00 Malferma ceremonio. Salutoj. Poemo de Luiza Carol. Historio
de la Komisiono pri Virina Agado kun Małgosia Komarnicka. Prelego de
Miora. Mirejo Grosjean gvidas.

12:00-13:30 Tagmanĝo

13:30-14:00 Himna Instruado kun Mirejo

14:00-15:45 Fortaj virinoj tra la Historio kun Mirejo

16:00-17:00 Prelego kun Ruth Kevess-Cohen pri Georgia O'Keefe kaj Alma
Thomas: du elstaraj usonaj pentristinoj de la 20-a jarcento

17:30-18:30 Pionirinoj de la Esperanto-Movado: informoj pri la speciale
preparota libro kun Małgosia

18:30-19:00 Teokulturo kun Wu Chen

19:00-20:00 Vespermanĝo

20:00-22:30 Interkultura vespero - Balo

Programo de la 1-a KoVi | Vendredo la 31-a de julio 2026

07:00-07:15 Marŝado kun Anna

08:15-09:30 Virinoj en kelta Irlando kun Seán Ó Riain

10:00-11:00 Esti virino kun Mirejo

11:00-11:30 AKVo-sperto kun Miora

11:30-12:00 Butano - la lando de la tondrodrako kun Raia Androvska

12:00-13:30 Tagmanĝo

14:00-15:45 Teatro de la Subpremitoj kun Olga Bauer

16:00-17:00 Kiel publike paroli kun Anna

17:00-18:00 Nunaj virinoj en Ukranio kun Olga kaj Svetlana Pogorelaja

18 :00-19:00 Filmo pri Maria Sklodoska-Curie kun Małgosia

19 :00-20:00 Ferma ceremonio

  20:00-21:00 Vespermanĝo

Ne maltrafu la okazon aliĝi al la 111-a UK kaj al la 1-a KoVi por
partopreni tiun unikan semajnon de internacia dialogo, kulturo kaj
amikeco: https://uk.esperanto.net [2]. Ni antaŭĝojas revidi vin en
Graz! Se tamen vi ne povos veni al Graz, donacoj ankaŭ bonvenas por
subteni la laboron kaj projektojn de la Komisiono de UEA pri Virina
Agado: https://uea.org/alighoj/donacoj/virina_agado [3].

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1316
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://eventaservo.org/e/virinoj2026
[2] https://uk.esperanto.net
[3] https://uea.org/alighoj/donacoj/virina_agado
[4] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages