Fwd: ESPERANTO HAMBURG: Programo ĝis aŭgusto 2026

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jun 8, 2026, 3:15:43 PM (2 days ago) Jun 8
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito partopreni la programon de Esperanto Hamburg.

Hier die EInladung am Programm von Esperanto Hamburg teilzunehmen.

Kore, Julia.

-------- Originalnachricht --------
Betreff: ESPERANTO HAMBURG: Programo ĝis aŭgusto 2026
Datum: 2026-05-26 09:22
Von: <gl...@esperanto-hamburg.de>
An: <gl...@esperanto-hamburg.de>

Saluton, kara,

jen la programo de Esperanto Hamburg e.V. ĝis la fino de aŭgusto 2026.

Mi rekomendas partopreni la prelegon de Jürgen Wulff jam je vendredo:

ZOOM – VENDREDO – 29.05.2026 – 20 h: _Jürgen Wulff:_
Ĉesu malfeliĉigi vin! – La arto trovi veran kontenton. Prelego.
Tiu ĉi evento estas organizita de la antverpena (LVS) kaj londona (LEK)
kluboj. – Kial ni ofte estas niaj plej severaj kritikantoj kaj bariloj
al propra feliĉo? Jürgen Wulff, aŭtoro de germanlingva furorlibro pri
feliĉo, invitas vin malkovri, kiel ni mem kreas nian malfeliĉon –
kaj kiel ĉesi tion. Per mikso de antika filozofio kaj moderna
neŭroscienco, ni ekzamenos la „bremsojn“ en nia cerbo kaj la
kaptilon de nerealaj atendoj. Ni lernos la surprizan arton de akceptado
kaj kiel dankemo povas radikale ŝanĝi nian perspektivon pri mono,
laboro kaj rilatoj. Eĉ en malfacilaj cirkonstancoj, eblas trovi
internan pacon per trejnado de nia mensa rezistoforto. Venu kaj lernu
kiel malfermi la pordon al feliĉo, kiun vi mem eble nekonscie fermis.
Petu la zoom-ligilon ĉe: esperanto...@esperanto.be aŭ tra:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html [1]

Ni havos la Jarĉefkunvenon la 11-an de junio 2026,

komunan ekskurson al la Muzeo Kiekeberg dimanĉe, la 14-an de junio
2026,

kaj denove okazos en oktobro nia GRAMATIKA SEMAJNFINO en Hamburgo kun
instruisto Mauricio Giacometto (Rico).

DIMANĈO – 14.06.2026: Komuna ekskurso al Muzeo Kiekeberg. Meze de la
idiliaj Harburgaj Montetoj nin atendas historiaj konstruaĵoj kaj
enrigardoj en la kamparan vivon de la 17a ĝis la 20a jarcento; hodiaŭ
ankaŭ okazas renkontiĝo de malnovaj aŭtoj. Foriro estas je la 9:22 el
la ĉefstacidomo per la linio S5 (kajo 3/4), transiro en Neuwiedenthal
al la buso 340, alveno je la 10:07 en Ehestorf, Muzeo Kiekeberg. Kostoj
inkluzive de enirbileto por membroj de Esperanto Hamburg: 5 € (gastoj
10 €, infanoj senpage). – _Gemeinsamer Ausflug zum Freilichtmuseum
Kiekeberg, inmitten der idyllischen Harburger Berge erwarten uns
historische Gebäude und Einblicke in das Landleben vom 17. bis zum 20.
Jahrhundert, heute auch ein Oldtimer-Treffen. Abfahrt ist um 9:22 h ab
Hauptbahnhof mit der S5 (Gleis 3/4), Umstieg in Neuwiedenthal in den Bus
340, Ankunft um 10:07 h in Ehestorf, Museum Kiekeberg. Kosten inkl.
Eintritt für Mitglieder von Esperanto Hamburg 5 € (Gäste 10 €,
Kinder frei)._

Se vi ankaŭ iam deziras prelegi pri via propra temo, bonvolu ne heziti
kontakti min.

Jen la konstanta ligilo por partopreni la renkontiĝojn de Esperanto
Hamburg en ZOOM:

https://zoom.us/j/275937442?pwd=TVJRRThOY3RvRmd5c1lPdXJyWm9kQT09 [2]

Meeting-ID: 275 937 442    -    Sekretvorto: 1887

Jen la ebleco paropreni pere de telefono se vi ne havas eblecon
partopreni pere de Zoom.

+49 69 7104 9922      aŭ      +49 30 5679 5800      aŭ      +49 695
050 2596      (Meeting-ID: 275 937 442)

Por trovi interesajn prelegojn kaj renkontiĝojn mi rekomendas la
paĝaron www.eventaservo.org [3].

Tie vi trovos internaciajn, naciajn kaj lokajn aranĝojn – ankaŭ la
malfermajn klubvesperojn de Esperanto Hamburg.

Ĝis baldaŭ. Mi elkore salutas vin. Restu sana.

Ralph

Ralph Glomp

Esperanto Hamburg e.V.

Impressum: Esperanto Hamburg e.V., Klaus-Groth-Str. 95, 20535 Hamburg,
in...@esperanto-hamburg.de.
Du erhältst diese E-Mail als Freund oder Mitglied von Esperanto-Hamburg
e.V. Wenn Du in Zukunft keine Informationen mehr erhalten willst, dann
antworte bitte auf diese Mail und schreibe den Hinweis „Abmelden“ in
die erste Zeile.
Vi ricevas tiun-ĉi mesaĝon, ĉar vi estas membro de Esperanto-Hamburg
e.V. aŭ iam havis kontakton kun ni. Se vi ne plu deziras ricevi
informojn pri Esperanto-Hamburg, tiam simple respondu kaj skribu
"malaboni" kiel unua frazo.



Links:
------
[1] https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html
[2] https://zoom.us/j/275937442?pwd=TVJRRThOY3RvRmd5c1lPdXJyWm9kQT09
[3] http://www.eventaservo.org


--

-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6
EHH_Programo_Jun_Jul_Aug_2026.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages