Kara partopreninto de la Interkultura Novelo-Konkurso, Vi ricevas ĉi tiun mesaĝon ĉar vi partoprenis sendante novelojn al unu aŭ pluraj el la antaŭaj eldonoj de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK). Via verkemo estas unu el la riĉaĵoj de nia komunumo, kaj ni esperas, ke vi konsideros partopreni ankaŭ en la sesa eldono. La 6-a INK atendas viajn novelojn ĝis la 30-a de junio pri la temo "Proksime al la celo". Ĉu ĉi tiu temo inspiras vin? Imagu ĉarniran momenton kiam via protagonisto staras antaŭ la lasta paŝo de longa vojo. Ĉu la revo realiĝos? Ĉu la gloro estos atingita, aŭ ĉu ĝi glitos el la fingroj? Ni atendas vian novelon en Esperanto, sed vi ankaŭ povas inviti viajn amikojn partopreni INK en la franca, itala, kataluna, japana, persa, rusa aŭ ukraina. La konkurso estas krome malfermita al ĉiuj aliaj lingvoj, por kiuj tamen necesas aldoni tradukon al unu el la ok lingvoj menciitaj ĉi-supre. En la sperta kategorio, estas kvin premioj por la gajnintoj, de 200, 400, 600, 800 kaj 1000 eŭroj. En la komencanta kategorio, la premioj estas de 100, 200, 300, 400 kaj 500 eŭroj. Ĉiuj aliaj finalistoj ricevos po 50 eŭrojn. Kiel kutime, la finalistaj noveloj estos publikigitaj en novelaro. Se vi emas legi la novelarojn de antaŭaj eldonoj, ili troveblas en nia ĵus lancita retbutiko: bobelarto.ink/butiko Se vi volas pli da informo, vi trovos ĉiujn detalojn ĉi tie: bobelarto.ink/konkurso. Nepre vizitu nian retejon antaŭ la limdato, la 30-a de junio! Se vi jam sendis vian novelon al INK-6, ni dankas vin! En tiu kazo ni invitas vin plusendi ĉi tiun inviton al unu el viaj verkemaj amikoj, tiel kontribuante krei ankoraŭ pli riĉan Esperantan literaturan vivon. Ni atendas vian novelon! Kore, Manuela Ronco Sekretario de INK P.S. Ĝis la fino de majo, la kupono “bobelarto” donas la eblon obteni rabaton je 20% en nia retbutiko. Ankaŭ vi rajtas profiti je tio! 😉
|