Ni laboris ĝis la lasta minuto, sed nun la 👨🎤56a/Tubara Kantoparado kaj Konkurso komenciĝas.
Oficiale ni je la 20-a horo prezentis la konkurson dum la prelego de la Londona/Antverpena kluboj okaze de la prelego de Thomas Preece pri malnova Esperanto-muziko: Historio de 100jaroj de muziko en Esperanto.
La Konkurso daŭras de la 7-a de novembro 2025 ĝis la 7-a de januaro 2026! Sufiĉe da tempo por trankvile aŭskulti ĉiujn kantojn kaj voĉdoni.
Per du manieroj vi povas voĉdoni:
- per la kutima maniero per la paĝo de PollUnit: vi havas entute 21 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas donaci al viaj plej ŝatataj kantoj (maksimume 3 al unu kanto).
- per la
spektado de viaj plej ŝatataj filmoj
ĉe tubaro.aperu.net - la
ofteco de la
spektado, la
ŝatoj kaj la
komentoj. La algoritmo mezuras ĉion.
Elkore mi dankas al ĉiuj muzikistoj, kiuj partoprenas la Kantoparadon kaj la Konkurson.
Mi ege ĝojas, ke tiom multaj (32 kantoj de muzikistoj el 14 diversaj landoj) sendis siajn kantojn, eĉ kelkaj verkis tute novajn. Gratulon al ĉiuj!
Ĉiujn informojn kaj klarigojn kaj la ligilojn al la kantoj vi trovas en la paĝo de Eventa Servo:
Ankoraŭ ne pretas la Resuma Filmo, sed eble iam dum la venontaj tagoj vi ankaŭ povos spekti ĝin.
Kaj venontan merkredon, la 12-an de novembro, ni volas spekti ĉiujn kantojn dum la 56a Kantoparado:
Bonvenon, se vi havos tempon.