Diverstemaj novajxoj

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Feb 19, 2026, 12:26:02 PM (4 days ago) Feb 19
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen diverstemaj novajxoj.

Hier verschiedene Nachrichten.

Kore, Julia.


Esperanto en la dosieroj de Epstein
La publikigo de granda kvanto da dokumentoj el la retpoŝto de la usona sekskrimulo Jeffrey Epstein kaŭzis skandalojn en pluraj landoj. Multaj gravaj politikistoj evidente sekrete havis proksimajn kontaktojn kun Epstein kaj eĉ vizitis lian nun fifaman insulon. Konataj esperantistoj ŝajne mankas en la ĝis nun publikigitaj dosieroj, sed Esperanto ja estas menciita.



Savu vian plej ŝatatan kanton!
Spotify* elĵetos je la 1-a de marto 2026 ĉiujn kantojn, kiuj ĝis tiam ne atingis 1000 aŭskultadojn.
Tio povus ankaŭ tuŝi viajn plej ŝatatajn kantojn.
Do, kion fari kontraŭ tio?
Aŭskultu, minimume por 30 sekundojn, ĉar tiam validas kiel tuta aŭskultado, viajn amatajn antojn por altigi la aŭskultadojn kaj metu ĝin al sekura loko.
Se vi volas fari komplezon al mi persone, tiam mi petas vin aŭskulti tian liston.
Ĝi estas farita de Eo-amiko kaj enhavas titolojn, kiuj ĝis nun estas sub 100 aŭskultadoj.
Por montri Esperantan kulturon kaj ĝian vastecon al amikoj aŭ interesitaj personoj, ni bezonas ke tiaj kantoj restu en Spotify.
Jam tio listo bele montras la diversecon de nia eo-arto.
Mi antaŭdankas vin por via helpemo, kune ni estas forta!
*mi scias ke spotify estas dubinda, sed mi ankoraŭ ne trovis mondvastan senpagan alternativon. Se vi konas ian alian servilon, mi ŝatus ricevi ligilon al ĝi, dankon.


Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA
Jam antaŭ unu jaro la landa asocio de UEA en Usono proponis ŝanĝi la statuton tiel, ke grandaj landaj asocioj havu pli da reprezentantoj en la komitato de UEA. En novembro la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio proponis forigon de la regulo, ke en unu regno estu nur unu landa asocio. Malmulta diskuto poste okazis pri la proponoj, kaj ili mankas en la tagordo de la eksterordinara kunveno de la komitato, okazonta la 7-an de marto.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages