jen pliaj informoj pri IJK.
Hier weitere Informationen zum IJK.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1300] 82-a IJK, Tiana: suneklipso kaj riĉa ekskursa
programo en Katalunio
Datum: 2026-05-21 18:15
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1300
2026-05-21
-------------------------
82-A IJK, TIANA: SUNEKLIPSO KAJ RIĈA EKSKURSA PROGRAMO EN KATALUNIO
La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizata de Tutmonda
Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA, okazos
de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio (Hispanio),
proksime de Barcelono (
https://ijk2026.tejo.org [1]), la semajnon post
la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Graco,
Aŭstrio, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026
(
https://uk.esperanto.net [2]).
Nun jam eblas aliĝi ankaŭ al la ekskursoj de la IJK, kiuj proponas
diversajn kulturajn kaj naturajn spertojn en kaj ĉirkaŭ Barcelono. Unu
el la plej atendataj momentoj de la 82-a IJK estos komuna observado de
malofta plena suneklipso, planata kadre de speciala astronomia vespero
en la sudo de Katalunio. Aldone al tio troviĝas inter la ekskursoj
tuttagaj vizitoj al la Esperanto-vilaĝo Subirats, la marborda urbo
Sitges, la Gotika Kvartalo de Barcelono kaj la fama baziliko Sagrada
Família. Postkongresa ekskurso kondukos partoprenantojn ankaŭ al Tossa
de Mar kaj Girona, kun boatvojaĝo laŭ la Costa Brava.
Pliaj informoj kaj aliĝilo al la 82-a IJK kaj al la ekskursoj troviĝas
ĉe
https://ijk2026.tejo.org [1]. Krom la ekskursoj la 82-a IJK proponos
riĉan programon kun prelegoj, trejnadoj, diskutrondoj, koncertoj kaj
interagaj momentoj. La kongreso okazos en regiono konata pro sia vigla
kulturo, historio kaj mediteranea etoso. La kongresejo mem ofertas
komfortajn loĝeblojn kaj agrablajn spacojn por kunveni, lerni kaj
amuziĝi.
Jam aliĝis pli ol 150 partoprenantoj el diversaj landoj. Kvankam la IJK
estas organizata ĉefe por junuloj, ĝi bonvenigas esperantistojn de
ĉiuj aĝoj kaj lingvoniveloj. La nuna aliĝperiodo daŭros ĝis la 16-a
de junio 2026; poste la kotizoj altiĝos. Eblas sekurigi lokon per
simpla antaŭpago.
Se vi emas aliĝi kaj al la 111-a UK kaj al la 82-a IJK, plej rapide
eblas iri de Graz al Tiana aviadile al Barcelono + loka trajno/buso al
Tiana. Flugoj el Graz al Barcelono disponeblas ofte kun unu halto ekz-e
en Zuriko per malpli ol 300 EUR. El Barcelono eblas iri per loka trajno
+ buso al Tiana (ĉ. 30-45 min). Alternative eblas organizi komunan
veturon per taksio aŭ disponeblaj apoj el Barcelono rekte al Tiana (ĉ.
25 km). La itinero Graz-Tiana laŭ tiu plano daŭras nur ĉ. 5-8 horojn
depende de konektoj.
La IJK spegulas la potencon de internacia junulara kunlaborado kaj
vigleco en la Esperanto-movado, kion subtenas la strategia plano de UEA,
AKIRI, pro kio UEA kuraĝigas subtenon al TEJO ankaŭ per aliĝoj al la
82-a IJK. Samtempe por kuraĝigi la partoprenon de junuloj ankaŭ en la
UK UEA proponas aliĝojn kun pli ol 50%-a rabato por junuloj aĝaj inter
30 kaj 20 jaroj en 2026 kaj plene senpage por junuloj sub 20 jaroj.
Aliĝi al la UK eblas per
https://uk.esperanto.net [2].
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1300
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://ijk2026.tejo.org
[2]
https://uk.esperanto.net
[3]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu