You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Bavelo aktuell
Karaj,
jen diverstemaj novajxoj.
Hier verschiedene Nachrichten.
Kore, Julia.
Ĉu venis fino al lia latino?
Papo Leono la 14-a fine de majo publikigis sian unuan enciklikon. Lia mesaĝo al la mondo temas interalie pri la riskoj de artefarita intelekto, kaj ricevis vastan atenton. Malpli da atento altiris la fakto, ke mankas oficiala latina versio de la papa encikliko. Ĉu la katolika eklezio forgesas sian komunan lingvon?
Ni piknikos, babilos, kaj ludos kune en agrabla etoso. Ni starigos budon apud la piedponto Mimram sur la franca bordo. Samvespere okazos Concert des Deux Rives.
Esperanta Vikipedio en pralingva ciklo Vikipediaj artikoloj en la plej multaj lingvoj fine kondukas al la temo ”filozofio”, se oni sufiĉe profunde esploras la ligilojn en ili. Tio tamen ne validas pri la Esperanta Vikipedio. Anstataŭ filozofio, la esperantistaj vikipediistoj ŝajnas trovi la lingvon bazo de ĉio. Eĉ se Esperanto fidele ĉiam rekondukas al si mem, skribas Marc van Oostendorp. https://www.liberafolio.org/2026/06/23/esperanta-vikipedio-en-pralingva-ciklo/