Fwd: [N-ro 1260] UEA invitas prelegi en IKU 2026 en Graco (Graz)

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
1:53 PM (1 hour ago) 1:53 PM
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito kontribui al UK.

Kore, Julia.

-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1260] UEA invitas prelegi en IKU 2026 en Graco (Graz)
Datum: 2025-10-24 18:09
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1260
2025-10-24
-------------------------

UEA INVITAS PRELEGI EN IKU 2026 EN GRACO (GRAZ)

La konata astrofizikisto Amri Wandel, ĉefa motoro de la scienca agado
de UEA, komunikis al la Estraro de UEA sian decidon rezigni pri
sekretariado de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) - tamen li
restos membro de la IKU-komisiono [1]. La nova estraro transdonis tiun
taskon al José Antonio Vergara, iama estrarano pri scienca kaj faka
agado. Ĉilia medicinisto, li jam delonge membras en la IKU-komisiono
kaj mem prelegis kelkfoje en IKU. Laŭ la bona etoso de la plurjara
kunlaboro inter prof. Wandel kaj d-ro Vergara, la nova IKU-sekretario
profitos de la konsiloj kaj helpo de prof. Wandel, kiel jam
interkonsentite inter ambaŭ.

La 79-a IKU-sesio okazos kadre de la 111‐a Universala Kongreso de
Esperanto (UK) en Graco (Graz), Aŭstrio. UEA invitas proponojn por
IKU-prelegoj, kiujn oni sendu al la IKU-sekretario retpoŝte per
i...@uea.org, plej laste la 31-an de januaro 2026. Estante jam kvazaŭ
tradicio, ankaŭ ĉi-kongrese okazos lige al IKU studsesio de Akademio
Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj Scienca Kafejo (SK). Tiu lasta
programero konsistas el mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, eventuale
pli konversaciaj ol kutima universitata lekcio. Kandidatoj por
IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu
IKU-prelego, kune kun 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameno.
Bonvolu indiki, ĉu via propono estu konsiderata nur por IKU, por IKU
kaj eventuale AIS-kurso aŭ nur por SK.

La proponoj estu fakecaj, tamen taŭgaj por pli vasta, klera publiko.
Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan
biografieton de la preleganto, sume duonpaĝon.

Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte
prelegis en IKU. La proponojn prijuĝos la IKU-komisiono laŭ objektivaj
kriterioj. Kvankam la nombro da IKU-prelegoj estas necese limigita, SK
estos tute trafa scenejo por prelegoj ekster tiu areo. Ĉiu ĉeesta
preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo al la UK
ĉe uk.esperanto.net [2].

Akceptita IKU-prelego, IKU-AIS-kurso kaj SK-prelego estos rekompencita
per honorario. Tamen duono el la honorario estos pagata nur se la teksto
estos liverata de la prelegonto ĝustatempe por kompilado de la
IKU-libro. Pliaj detaloj kaj resumoj de antaŭaj prelegoj troviĝas en
la retejo de IKU: uea.org/kongresoj/universitato [3]. La IKU-regularo
troveblas per la ligilo https://uea.org/teko/regularoj/iku_regularo [4].


Aĉeteblas ĉe la Libroservo de UEA [5] la papera IKU-libro 2025 kiel
same IKU-libroj de antaŭaj jaroj. Ĉiuj estas bonvenaj akiri tiujn
valorajn verkojn kaj aliĝi al la 111-a UK: uk.esperanto.net [6].

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [7]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [8]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1260

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [9] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://uea.org/asocio/komisionoj/iku
[2] https://uk.esperanto.net/
[3] https://uea.org/kongresoj/universitato
[4] https://uea.org/teko/regularoj/iku_regularo
[5]
https://katalogo.uea.org/katalogo.php?retrovo=Internacia+Kongresa+Universitato&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
[6] https://uk.esperanto.net/2026/
[7] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[8] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[9] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages