Trompuloj kreis plurajn kontojn en la retejo de Pasporta Servo kaj dissendis fraŭdajn mesaĝojn en Esperanto por ricevi kreditkartajn informojn de la uzantoj. La teamo de Pasporta Servo haltigis la atakon la 12-an de decembro.
Ni fieras pri la juna esperantistino kaj scientistino Marta Nowakowska-Desplantes, LKK-anino de UK 2026, kiu estis nomumita al la konkurso de Stiriaj sciencistinoj.
Ŝia esploro traktas glioblastomojn – la plej agresemaj cerbaj tumoroj – laŭ nova maniero, celante evoluigi neinvadajn terapiojn per elektraj stimuloj.
Ni ĉiuj kune subtenu Marta – voĉdonu nun!