Oficialaj informoj 40 = Nova decido pri la esprimo "tiel nomata" + memorigo pri la Laŭro de la Akademio

1 view
Skip to first unread message

François Lo Jacomo

unread,
Apr 15, 2026, 12:02:09 PM (yesterday) Apr 15
to ade-oficial...@googlegroups.com, Ĝenerala Listo Akademio de Esperanto

Oficialaj Informoj n-ro 40

 

Karaj samideanoj,

 

Unue mi memorigu, ke ĝis la 30-a de junio eblas proponi al la premio “Laŭro de la Akademio”, kiu estos aljuĝita la 15an de decembro, verkojn eldonitajn inter 2021 kaj 2025 kaj arte signifajn, lingve perfektajn kaj evidente kontribuantajn al evoluigo de esperantlingva kulturo. Kandidatajn verkojn oni sendu al: la...@akademio-de-esperanto.org. Pli kompletan informon pri tiu premio bonvolu legi en la retejo de la Akademio:  https://www.akademio-de-esperanto.org/premioj/

 

Due, la Akademio longe debatis pri la uzmanieroj de la esprimo “tiel nomata” kaj fine aprobis, la 7-an de aprilo 2026, per granda plimulto (70% por, 12% kontraŭ kaj 18% sendecide), la jenan deklaron:

 

Pri la esprimo “tiel nomata”

 

En tiu esprimo la verbo nomi signifas proksimume signi ion aŭ iun per distinga vorto kutime uzata, t.e. uzi pli-malpli arbitran etikedon (nomon, kromnomon, priskribon, titolon, funkcion...), asignitan al la priparolata persono aŭ objekto. Tiun lastan ni konvencie nomos la etikedito.

 

Kiel iĝos klare en la analizo de la ĉi-sube citotaj ekzemploj, en la vortokombino “tiel

nomata” la adverbo tiel resendas al tiu etikedo kaj ofte portas ian subkomprenitan nuancon koncerne la rilaton inter la etikedito kaj ties etikedo.

 

Tiu vortokombino aperas en du malsamaj uzmanieroj. Ambaŭ estas zamenhofaj, tute

kutimaj kaj vaste uzataj de la plej frua Esperanta epoko. Estas utile konscii pri tiuj du

uzmanieroj por ĝuste interpreti la frazojn, en kiuj ili aperas.

 

 

 

La tutan 7-paĝan tekston bonvolu legi en la retejo de la Akademio:

 

 https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/tiel-nomata/  

 

Kun koraj salutoj,

 

 

François Lo Jacomo

Sekretario de la Akademio

-- 

 

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages