Karaj samideanoj,
Krom siaj retejo, letero… kaj partopreno en kelkaj kongresoj, la Akademio komunikas kun la publiko per Konferenco de la Akademio, prelegserio okaze de la Zamenhof-festo. La unua okazis pasintjare, la dua okazos la 14an kaj 15an de decembro, de la 14a ĝis la 15a40 UTC: dek akademianoj prezentos (per Zoom) prelegojn pri temoj interesantaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon.
Jen la programo de tiu ĉi konferenco:
Mekredon, 14an de decembro, 14a – 15a40 UTC (15a – 16a40 laŭ mezeŭropa horo)
Marc van Oostendorp: La interkonsento inter UEA kaj la Akademio pri KER-ekzamenoj
Brian Moon: Kiuj fenomenoj en la nuna lingvo-uzo plej ĝenas min kiel kritikeman uzanton de la lingvo?
Bak Giwan: Esperanto, ĉu eŭropa lingvo? Ĉu ankaŭ gramatike?
François Lo Jacomo: “Por eviti, ke Esperanto disdialektiĝu…”
Alexander Shlafer: La Akademio kaj la sorto de la litero ĥ.
Ĵaŭdon, 15an de decembro, 14a – 15a40 UTC (15a – 16a40 laŭ mezeŭropa horo)
Renato Corsetti: Diglosio aŭ dutavola lingvo: ĉu beno aŭ malbeno por Esperanto?
Kirilo Brosch: Esploroj pri interlingvistiko, kunlabore kun Sabine Fiedler
Duncan Charters: Lingvouzo kaj interkultura komunikado: kiel ili rilatas?
Grant Goodall: Esperanto kaj lingvistiko: pli ol cent jaroj da (mal)amikeco
Carlo Minnaja: Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2022.
Vi povos partopreni tiun ĉi kunsidon per la jenaaa ligilo: https://us06web.zoom.us/j/87659400622
Kore,
François LO JACOMO
Sekretario de la Akademio