Karaj samideanoj,
Diskrete sed intense, la Akademio de Esperanto daŭrigas sian laboron, post kelkaj ŝanĝetoj en la konsisto de la diversaj sekcioj kaj komisionoj pro la pasintjaraj elektoj. Mi havas la plezuron anonci al vi, per la ĉi-kuna komuniko (sama dokumento en du formatoj), ĵusan rezulton de la Sekcio pri Kontrolado de Lerniloj, kiu finkontrolis novan version de la Metodo 11 tuj eldonotan de Esperanto Francio. Mi antaŭdankas pro diskonigo de tiu ĉi komuniko.
Kore,
François LO JACOMO
Sekretario de la Akademio