Karaj samideanoj,
Multaj el vi festos Zamenhof ĉi-semajnfine, sed memoru, ke ankaŭ la Akademio de Esperanto organizos ĉi lundon, la 15an de decembro 2025, de la 14a UTC ĝis la 15a 40 UTC,
Konferencon de la Akademio, dum kiu akademianoj prezentos siajn laborojn kaj la laboron de la Akademio. Jen la programo:
14:00 UTC – Amri Wandel: tradukado de anglalingva libro pri astrobiologio
14:20 UTC – Bertilo Wennergren: la testo-versio de la venonta PIV
14:40 UTC – François Lo Jacomo: la voĉdonsistemo de la Akademio
15:00 UTC – Jesper Jacobsen: premio de franca Akademio pri sciencoj
15:20 UTC – Edmund Grimley Evans: proklamo de la Laŭro de la Akademio
La Konferenco estos spektebla per zoom, per la jena ligilo: Konferenco_Akademio_2025
se bezonate (kutime la supra ligilo sufiĉas):
identiga numero de la kunsido: 869 4885 0626
sekreta pasvorto: 073800
Dezirante al vi bonan spektadon,
Kore,
François Lo Jacomo
Sekretario de la Akademio
06 80 88 53 27
--